OpenOffice.org Esperanto

Ĝeneralaj aferoj pri OpenOffice.org en Esperanto

Se vi ne vidas la respondon al via demando ĉi tie, ne hezitu skribi al la skipo kaj ni provos respondi. Se via demando eventuale interesas aliajn uzantojn, ni aldonos ĝin al ĉi tiu paĝo.

Kiel utiligi la unikodajn signojn en esperanta teksto?

Legu la konsilon de Bertilow pri Linukso.

Bertilo ankaŭ havas konsilon pri Esperanto en OpenOffice.org:

  • "indas instali iom pli da bonaj Trutajpaj tiparoj";
  • kiel ripari eraron en OpenOffice versio 1.0;
  • "makrooj per kiuj oni povas konverti al kaj de diversaj sistemoj por skribi la Esperantajn supersignajn literojn (H-sistemo, X-sistemo...)"

Por Microsoft Windows diversaj programoj havas propran metodon por enmeti signojn kiuj ne havas apartan klavon. Ekzemple, en Microsoft Word, en la Insert-Menuo oni elektas "Simbolon", kaj en tiu submenuo oni iras al la komenco de la listo kie oni trovas "normala tiparo" kaj klakas tie. Ekaperas fenestreto en kiu estas ĉiuj unikodaj literoj. Oni elektas la celatan leteron, ekz. ĉ, klakas sur "Kreu klavpremon" kaj ekaperas panelo en kiu oni povas entajpi la deziratan klavararanĝon, ekzemple alt-c, kaj fermas la panelon. Oni faras tion por ĉiu el la la 12 esperantaj ĉapelitaj literoj. Ankaŭ la poŝtprogramo enhavata de Word akceptas la esperantajn literojn tiel kreitajn.

Outlook Express de Microsoft havas problemojn pri unikodaj signoj. Oni ja povas komposti mesaĝon per Word kaj per kopii/englui meti ĝin en mesaĝon en tiu programo. Tamen la ricevanto ne vidos ĉapelojn, ĉar ili malaperos lasante la senĉapelitajn literojn.

Por Microsoft Windows ekzistas kelkaj rimedoj por pli facile tajpi en Esperanto, ekzemple Keyman kaj Ek! de Jurij Finkel.

Per Macintosh kaj Sistemo X estas facile tajpi esperante. Unu metodo estas elekti la opcion US-Extended en la Internaciaj Preferoj sekcio de la Sistem-Preferoj, kaj de tie premi alt6 plus la dezirata litero, ekzemple alt6 kaj c por fari ĉ. (Notu: La mackintosha sistemo uzas klavon kiu nomiĝas kaj alt kaj option, do du nomoj por unusola klavo.)

Apple eldonis senpagajn ilojn kaj instrukciojn por fari klavaranĝojn laŭdezire kaj laŭbezone, do uzuloj povas aranĝi sian klavaron iel ajn.

Kiel uzi OpenOffice.org por fari retpaĝon en Esperanto?

Tajpu tekston per OpenOffice.org Writer (Skribilo) kaj elektu menuon Dosiero/ Konservu kiel - HTML. Se vi deziras ke ĝi estu XHTML, necesas ŝanĝi ĝin, ekzemple per "Tidy", por minuskligi la elementnomojn kaj forigi la malutilajn etikedojn "font". Ankaŭ aranĝu la elementojn "lang" por montri ke la teksto estas en Esperanto.

Kiel kontroli la literumadon de esperanta teksto?

Ekzistas ISpell vortaro por tiu celo.

Kio estas Unikodo?

Legu ĉi tion pri Unikodo kaj Vindozo.

Kiuj signaroj enhavas la signojn bezonatajn por esperanta teksto?

Tabelo de multaj Unikodaj Signaroj.

Aliaj respondoj al demandoj pri OpenOffice.org

Vidu nian respondaron pri OpenOffice.org.

Plua informo en la angla pri internaciigo: Internationalization

Ankaŭ legu la respondaron (anglalingvan) . Kiu volontas traduki tion?


Kontaktu: La Esperantiga Skipo
 
OOo:eo
Enkonduko
Produkto
Priskribo
Elŝutoj
KD-ROMo
Projekto
Historio
Respondaro
Por trovi helpon
Ĝeneralaj Aferoj
Dissendlistoj
Dokumentaro
Kontribui
Kiel?
Raporti cimojn
Kontakto
Dissendlistoj
Adresaro
Diversaĵoj
Dankojn