OpenOffice.org Esperanto

La Produkto OpenOffice.org

OpenOffice.org estas oficeja programaro libera por ĉiuj.

Ĝi enhavas la jenajn modulojn:

Laŭ kapabloj kaj funkciado, OpenOffice.org estas komparebla al la konataj nesenpagaj malliberaj oficejaj programaroj, ekzemple Microsoft Office, kaj WordPerfect. Vi povas legi resumon de la funkcioj ĉi tie.

OpenOfice.org povas legi la plejmulton da dosieroj de MS-Office (Word, Excel, PowerPoint) senprobleme, redakti ilin kaj konservi ilin laŭ indiĝena formato aŭ (se vi preferas) denove en la originala MS-formato. La ĉefa limigo estas ke OpenOffice.org ne plenumas la makroojn en tiuj dokumentoj. (Tiu estas avantaĝo okaze ke ricevita dokumento enhavas MS-makroan viruson). Tamen ĝi konservas la makroojn, se vi deziras poste redakti ilin per MS-Office.

Tiu estas notinda atingo, konsiderante ke priskriboj de la formatoj de Microsoft ne estas publike haveblaj. Microsoft ne publikigas ilin. Se vi havas dokumenton el MS-Office kiun OpenOffice.org malĝuste legas, bonvolu sciigi la programistojn sendante informon al ili. Tiel la funkciado povos esti plibonigita.

Oni devas konsideri ke OpenOffice.org ne estas finita (ĉar nenia kompleksa programaro iam estos finita). Ĝi eble ankoraŭ enhavas erarojn kaj malglataĵojn. Por multaj aferoj la nunaj versioj jam estas tute taŭgaj.

StarOffice kaj OpenOffice.org

Eble por vi meritas konsideri la programaron StarOffice, se ne gravas ke ĝi eble ne estas havebla en via lingvo kaj ankaŭ ĝi ne estas senpaga. Ĉar StarOffice estas bazita sur la samaj fontoj kiel OpenOffice.org, ili estas vaste kompareblaj. La diferenco inter ili estas ke StarOffice havas partojn kiujn OpenOffice.org ne havas, kaj kelkaj partoj de OpenOffice.org estas pli simplaj. Ekzemple, ĝi havas tezaŭron por kelkaj lingvoj (OpenOffice.org: nur la anglan), pli bone subtenas datumbazajn funkciojn, havas pli grandan ŝablonaron kaj bildetaron, ktp. Licenco probable kostas malpli ol 100 eŭrojn, kiu estas tre modesta kosto por tia programaro. Por tiom da mono vi ankaŭ havos subtenon de Sun Microsystems. Bonvolu legi la retejon de Sun Microsystems por plua informo.


Skribu al La Esperantiga Skipo