OpenOffice.org Esperanto

Bonvenon al OpenOffice.org en Esperanto -- OOo:eo

Resumo: OpenOffice.org jam disponeblas en multaj lingvoj. Aktuale la Esperanto-versio ekzistas nun kiel frua test-versio. Eventuale ni bonvenigos volontulojn, kiuj pretos kunlabori por kontroli, provlegi kaj poluri la pli firmajn test-versiojn; -- se vi pretas helpi, sciigu nin -- vidu la ligilojn maldekstre.

OpenOffice.org estas projekto kiu celas krei, per komuna agado, la plej eminentan internacian oficejan programaron, kiu funkcios per ĉiuj gravaj platformoj kaj donos aliron al ĉiuj funkcioj kaj datumoj per libera komponentbazita aplikprograma interfaco kaj per XML-bazita dosierformato.

OpenOffice.org ankaŭ estas la programaro evoluinta nuntempe en tiu kunteksto. Oni uzas ĝin por verki dokumentojn, krei kalkultabelojn, verki prezentaĵojn, ktp. Ĝi estas senpaga, libera oficeja programaro. Vi povas elŝuti ĝin hodiaŭ el www.openoffice.org, aŭ samloke trovi revendiston, kie vi povas mendi kompaktan diskon kontraŭ tre eta kosto. Ĉiukaze, vi plene rajtas rekopii la programaron, instali ĝin en tiom da komputiloj, kiom vi volas, pruntedoni ĝin al amikoj, kaj disdoni kopiojn al iu ajn. Ĝi funkcias tre simile al nesenpagaj komercaj programaroj. Uzante ĝin, se vi ne scius, ke temas pri senpaga, libera programo, vi povus kredi, ke vi uzas iomete malsaman version de la sama programo, al kiu vi kutimiĝis. Per ĝi, vi povas krei dokumentojn, kalkultabelojn kaj prezentaĵojn, aŭ en la formato de OpenOffice.org, aŭ en la formatoj de Microsoft Office, PDF, RTF kaj kelkaj liberaj formatoj. Vi povas ankaŭ uzi dokumentojn preparitajn per Microsoft Office.

Kial OpenOffice.org en Esperanto?

Ha, kial ne? Serioze, plurkiale:

Nuna stato de la traduklaboro

Ni fintradukis la interfacon de OpenOffice.org (pli ol 58000 frazojn), kaj nun kompilas test-versiojn, kiuj elprovas ĉi tiujn tradukojn. Restas la helptekstoj por traduki, kaj la literumkontrolilo por poluri.

OOo:eo celas aldoni al, ne anstataŭigi, la ekzistantan OpenOffice.org projekton. Tial vi trovos ligojn al la anglaj paĝoj de la projekto.

Navigado: en la kadro maldekstre troviĝas ligoj al paĝoj de la projekto esperantlingva. La esperantaj paĝoj estas parto de la tuta retejo de OpenOffice.org. Ĉe la supro kaj ĉe la maldekstra flanko de ĉi tiu paĝo troviĝas ligoj al la anglaj paĝoj de OpenOffice.org.


Skribu al La Esperantiga Skipo