OpenOffice.org Esperanto

Kiel vi povas helpi traduki

Helpo por tradukado de OpenOffice.org

Dum kelkaj monatoj ni uzis la traduksistemon ĉe Launchpad.net, la t.n. Rosetta. Tamen, la rezultoj por ni estis sufiĉe grave malbonaj - tre granda kvanto da tradukado sen ajna ebleco kontroli la kvaliton.

Nun, dank' al helpo de Clayton Smith ĉe ikso.net, ni lanĉas novan sistemon por kunordigi la laboron de la tradukantoj, kiu ebligas multe pli da kontrolo de kvalito. Detaloj pri ĝi baldaŭ aperos ĉi tie.

Se vi havas demandojn, ne hezitu sendi ilin al nia dissendlisto. Vi ankaŭ membriĝu al la projekto por ricevi la respondojn per la listo. Se vi dubas pri io, sendube ankaŭ aliaj ie pridubas, do publika diskuto alte valoras.

Skribu al La Esperantiga Skipo