OpenOffice.org estas projekto kun libera programaro. Tio signifas ke oni provizas ĝin laŭ tre grandanimaj licencoj (LGPL kaj SISSL - pli poste).
Oni rajtas libere kunmeti la programaron OpenOffice.org kaj distribui ĝin kiel la propran, kaj vendi ĝin por gajni monon. Tia distribuaĵo estas StarOffice, de Sun Microsystems.
Tial, OpenOffice.org kaj StarOffice havas la samajn kernajn aplikaĵojn, escepte ke al OpenOffice.org mankas iuj signaroj (ekzemple aziaj signaroj kaj kelkaj por pli bona akordado kun dosieroj de Microsoft), datumbazo (AdabasD), kelkaj dosierofiltriloj, ŝablonoj kaj kolekto de bildetoj, kaj iaj ordigadofunkcioj. Tamen, la plejmulto de la mankoj estas anstataŭigeblaj per aplikaĵoj de triaj partioj.
OpenOffice.org havas preskaŭ plenkapablan galerion (ek de versio 1.1Beta2), kaj Impress ankaŭ ekinkluzivis du ŝablonojn ek de tiu versio. La oficiala dokumentaro enhavas utilan liston.
La nuna eldono estas 1.1.4. Tiu estas havebla por platformoj Linukso, Solaris kaj Vindozo. Por Makintoŝo OS X la plej lasta eldono estas 1.1.2
OOo ne funkcias per Makintoŝo OS 9 (Classic).
Meze de 2005 version 2.0 estu havebla.
La esperanta eldono estas ankoraŭ nehavebla. Teamo da volontuloj tradukas kaj pretigas ĝin kaj ili intencas fini ĝin en la frua parto de 2005.
Nia paĝo pri kiel elŝuti havas ligon al la paĝo pri eldonoj. Ĝi listigas la lingvojn en kiu OOo estas jam havebla. Novaj asimilaĵoj (tradukaĵoj) konstante aperas. Por plua (anglalingva) informo vidu asimilaĵojn.
OpenOffice.org estas liberigita de Sun Microsystems, kiu donis la fontoprogramojn de StarOffice laŭ la Lesser General Public License de GNU (LPGL) [minora ĝenerala publika licenco] kaj ankaŭ laŭ la Sun Industry Standards Source License (SISSL) [licenco de fonto por industriskalaj normoj].
Tio signifas ke OOo estas uzebla libere, eĉ por komerca uzado. Redistribui ĝin ankaŭ estas permesita laŭ la licencado. Plua informo pri la licencoj estas en la demandaro pri licencoj ĉe la retejo de OOo.
La formato de OOo estas aprobita de OASIS. En septembro 2004 Sun Microsystems proponis doni la difinon al ISO por ties konsidero. OASIS kaj ISO favoris tiun proponon, kaj submetis ĝin al la kutimaj procedoj.
Je 1a majo 2005 la specifaĵo Open Document Format for Office Applications (OpenDocument) v1.0 [Libera dokumenta formato por oficejaj aplikoj (OpenDocument), versio 1,0] estas aprobita kiel normo de OASIS. La specifaĵo OpenDocument v1.0 estas havebla en formato PDF ĉe http://www.oasis-open.org/committees/download.php/12572/OpenDocument-v1.0-os.pdf kaj en la formato de OpenOffice.org ĉe http://www.oasis-open.org/committees/download.php/12573/OpenDocument-v1.0-os.sxw.
Jes, la retejo Taming OpenOffice.org havas ligojn al kelkaj verkoj en la angla lingvo, ekzemple:
GetOpenOffice.org estas bonega libro por komencantoj - The OpenOffice.org 1.0 Resource Kit.
OpenOffice.org Clue Sheets - Gvidiloj po du paĝoj por ĉiu aplikaĵo; tre utilaj. Recenzo ekzistas.
OpenOffice.org Writer: The Free Alternative to Microsoft Word, Jean Hollis Weber, 2004 O'Reilly Community Press, ISBN 0596008260
OOoSwitch: 501 Things You Wanted to Know about Switching to OpenOffice.org - de Tamar E. Granor, Hentzenwerke, 2003, ISBN 1930919360, relative nova informilo pri kiel ŝanĝi al OpenOffice.org.
Aliĝu kiel membro de OpenOffice.org, aŭ de la Esperantiga Skipo, kaj tiam faru unu aŭ pli el la jenaj:
Legu la retejon de OOo ĉe "OpenOffice.org Needs YOU!"
Se vi trovas problemon, serĉu ekzistantan raporton de simila problemo (Bug report) en IssueZilla; se ĝi estas raportita, voĉdonu por ĝi, aliakaze raportu vian problemon.
Se vi opinias ke OpenOffice.org bezonas specifan plibonigon, serĉu en IssueZilla por ekzistanta simila peto "Request for Enhancement". Se iu jam proponis ĝin, voĉdonu por ĝi; aliakaze proponu ĝin.
Helpu trakti raporton pri problemo, provante refari la cimon, kaj aldonu komenton al la raporto pri ĉu vi povis reprodukti la cimon.
Aliĝu al unu el la grupoj de evoluigantoj aŭ testantoj.
Helpu traduki la programon OpenOffice.org al Esperanto aŭ al alia lingvo.
Verku makroon por fari ian taskon per OpenOffice.org, kaj donu ĝin al la projekto.
Eble helpus al vi la respondaro anglalingva.
Skribu al La Esperantiga Skipo