OpenOffice.org Esperanto

Dokumentaro

Nuntempe ekzistas malmultaj dokumentoj en Esperanto, do plaĉus al ni ricevi proponojn de homoj volontaj traduki dokumentojn el la angla, germana aŭ franca, aŭ kiuj volas verki originalajn dokumentojn.

Vi eble pripensu instruilon por komencantoj pri la diversaj partoj de la programaro OpenOffice.org.

Konsultu la esperantlingvan glosaron de terminoj de OpenOffice.org.

Libera deponejo por dokumentoj en la angla pri la uzado kaj io ajn pri la projekto OpenOffice.org estas OOoDocs

Utilaj sugestoj pri la uzado de OpenOffice.org ĉiam estas bonvenaj en la poŝtolisto! Ni povus meti ilin en paĝo pri lertaj uzmanieroj.

Ankaŭ legu la respondaron. Kiuj volontas traduki tion?

Skribu al La Esperantiga Skipo