OpenOffice.org Esperanto

Dankojn

Por aperigi la esperantan version de OpenOffice.org, skipo de longe servantaj volontuloj estas helpata de dudeko da aliaj kontribuantoj.

La ĉefajn kontribuojn faris la ĉi subaj skipanoj.

Foto de Tim MORLEY Tim MORLEY, brito, Esperantistiĝis en 2001. Li estras la traduka parto de la projekto depost la fino de 2002, kaj nun estras la tutan projekton. Li arde laboras pri tio, kaj afable kaj pacience kunordigas la laboron de la aliaj skipanoj. Li loĝas apud Kembriĝo en Anglio, kaj eble revidos sian koramikinon de tempo al tempo post la eldono de la nialingva OpenOffice.org! Tim estas iama komputila programisto, sed aktuale instruas la anglan kaj la francan kiel fremdajn lingvojn.

Foto de Gian Piero SAVIOGian Piero SAVIO aliĝis al la projekto en marto 2004. Li estas 60-jaraĝa, israelano kaj italo; doktoro, universitata preleganto kaj profesiisto pri komputiko, kiun li jam praktikis en 1964. Li Esperantistiĝis en 2000 kaj nun rolas kiel movada aktivulo, instruisto kaj evoluiganto de didaktika programo, en Esperanto, pri programado en la Ĝava lingvo.  Gian Piero trovas la mondon de liberaj programaroj "timiga sed rava malkovro", sed tre kontentas kontribui al ĝi.

Foto de Leo DE COOMANLeo DE COOMAN aliĝis en augusto 2004. Li estas 67-jara belgo. Li Esperantistiĝis en 1984. Pensiita civila inĝeniero, li iom amatore ekspertis pri komputiloj en maŝinkonstruado ekde la 70aj jaroj. Kelkfoje li instruas Esperanton. Li penas paroligi ne nur siajn gelernantojn, sed ankaŭ siajn komputilojn! Li verkis programojn, kiuj laŭtlegas esperantlingvajn tekstojn, eĉ bone prononcante kunmetaĵojn tre malfacile direblajn per homa buŝo.

Foto de Donald ROGERSDonald ROGERS aliĝis en augusto 2004. Li estas nov-zelandano, Esperantistiĝis en 1978, tre favoras liberajn programarojn kaj verkis i.a. artikolon "Libera programaro - Nova rimedo komercia" en Monato de aprilo, 2004. Li laboris kiel esplora kemiisto dum ĉirkaŭ 20 jaroj, poste kiel komputisto dum pli ol dek jaroj. Li verkis kaj publikigis terminarojn i.a. pri kemio, scienco kaj tekniko.

Foto de Bill WALKERBill (Vilĉjo) WALKER inĝeniero, laboras en la komputila sekcio de granda telekomunika firmao en Anglio. Li esperantiĝis en 1986, kaj nun estas fratulo de la Esperanto-Asocio de Britio, kaj helpas prepari diversajn instruajn materialojn por EAB Esperanto Education. Li aliĝis al la projekto post elkora peto de Tim ĉe la Brita Esperanto-Kongreso de 2004, kaj deposte helpis per provlegado.

Foto de Joop EGGENJoop EGGEN, nederlandano, 46-jara ĝava programisto, vivas kun lia bulgara edzino en Germanio. Esperanto estas ilia unuaranga lingvo, krom la germana. Joop jam uzis precipe Verkilon sub Linukso kaj Vindozo. Ĉio ĉi liveris fortan motivon por efektivigi esperantan version de OpenOffice.org. Li diras, ke tio certe estis tempo bone elspezita.

Foto de Joey STANFORDJoey STANFORD, usonano, estas projektestro por diversaj tutmondaj projektoj ĉe IBM. En oktobro 2001, sciante nur minimumon de Esperanto, li eklaboris por persvadi la administrantojn de OpenOffice.org, ke ili bezonas esperantigon de sia programaro. Post jaro, dum kiu li dispeladis mitojn pri la neekzisto de la lingvo, li havigis oficialan aprobon, kaj ekkreis tradukontan skipon esperante, ke je iu tago Esperantistoj ĉie povos uzi la plej bonan oficejan programaron. Joey daŭre strebas la enigon de Esperanto en OpenOffice.org duflanke -- teknike, okupiĝante pri programaj aferoj, kaj kulture, diskutante pri la projekto kun aliaj OpenOffice.org-anoj.

Dudeko da aliaj esperantistoj donis kontribuojn -- respondis al demandoj, donis sian fakulan opinion, foje provlegis parton kaj donis plibonigajn proponojn aŭ tradukis etan parton -- kaj pro tio ni estas tre dankemaj.

UEAPost voĉdono de la estraro de UEA komence de 2004, la projekto estas de ili aŭspiciata. Ni dankas al ili pro tiu morala subteno, kio certe helpis diskonigi la projekton kaj varbi helpantojn.

Ni aparte dankas al Charles H. Shultz, Louis Suarez-Potts kaj Pavel Janík de la estraro de OpenOffice.org pro ilia daŭra helpo. Sen tio, nia projekto ne ekzistus.

Ni ankaŭ ne forgesu, ke nia laboro nepre dependas de la ekzisto de OpenOffice.org mem, pri kio respondecas:

Skribu al La Esperantiga Skipo