OpenOffice.org Esperanto

Raporti Cimojn

Ankaŭ neprogramistoj povas helpi por plibonigi la programaron OpenOffice.org, ekzemple raportante erarojn kaj malglataĵojn al la evoluigantoj. Plejofte ili tre serioze traktas vian raporton, kaj impresos vin kiom da problemoj estas tiel solvitaj dum la ĝisnuna projekto.

En "Issuezilla", la cimregistrilo de OpenOffice.org, oni uzas la anglan, do vi bezonos ioman scion de tiu lingvo. Se vi havas tiun scion, jen kion fari.

La angla vorto "issue" signifas "problemo". Kiam vi spertas problemon uzante la programaron OpenOffice.org, kaj vi suspektas ke tion kaŭzas eraro aŭ malglataĵo de la programaro, vi povas "commit an issue" (registri problemon).

Por fari tion, vi devas registri vin kiel membron de la projekto OpenOffice.org. La ĉefa rezulto estas ke la projekto scias vian retadreson, kaj ĝi sendas mesaĝon al vi kiam io okazas pri la stato de via problemo: eventuale "solved" (solvita), ni esperu. Tiam vi devas saluti la projekton. Via retumilo devas kapabli akcepti kuketojn.

Kompreneble povas okazi, ke alia uzulo jam raportis la saman problemon. Tial estas preferinde komenci ĉe la serĉopaĝo de Issuezilla. Ĝi aspektas tre kompleksa; sed feliĉe plejofte vi bezonas entajpi nur en malmultajn kampojn. Kutime mi elektas ĉiujn eblaĵojn por "STATUS" (stato), klakante al "UNCONFIRMED" (nekonfirmita), poste, kun la uskla klavo premita, klakante al "CLOSED" (fermita). Tiel mi vidigas ankaŭ la problemojn jam solvitajn en la muntaĵo ne jam havebla. Tiam entajpu en la "Summary" (resumo) aŭ en "A description entry" (klarigo) kelkajn anglajn vortojn por priskribi vian problemon. Klaki al "submit" (sendi) por vidi la rezultojn de la serĉo. Se mankas en la listo priskribo de problemo kiu respondas al la via, vi povas daŭrigi, klakante al "Enter New Issue" (Enmeti novan problemon).

Nun indiku la parton de la programaro OpenOffice.org al kiu rilatas la problemo. Se vi ne certas, ne gravas. Elektu la plej probablan laŭ vi.

Tiam vi povas enmeti vian problemon. Provu doni kiel eble plej da informo kiu povas helpi la evoluigantojn. Priskribu kiel ili trovu la problemon por si mem, kiujn agojn vi faris por reprodukti la problemon, ktp. Bonvolu ankaŭ legi la Issue Writing Guidelines (Normojn por raporti problemon) antaŭ ol registri problemon! Ĝi klarigas la signifon de la kampoj en tiu paĝo.

Fine, se vi uzos esperantilingvan muntaĵon de OpenOffice.org, eble estos malfacile bone klarigi la problemon en la angla, ĉar ne estas evidente kiel atingi la menuojn, dialogojn ktp en la angla versio. Vi povas konsulti niajn glosarojn. Ĉe iu el niaj paĝoj, el la maldekstra menuo selektu je "Documents & Files" -> "L10N Work in Progress" -> "Glossary" kaj selektu aŭ la zipitan glosaron "Stabila, uzebla, fintradukita terminaro", aŭ la glosaron en kalkultabela formato "Multlingva terminaro en formato StarOffice".

Skribu al La Esperantiga Skipo