Ekagu laŭleĝe - Akiru OpenOffice.org
Ĉu via oficeja programaro estas laŭleĝa? Laŭ ciferoj publikigitaj de Microsoft, oni supozas ke 35% de la tutmonda programaro estas falsita aŭ kontraŭleĝa.
Post pluraj jaroj de ne-oficiala tolerado de piratado kiel rimedo por sekurigi merkatpozicion, Microsoft lanĉis ofensivon por certigi ke ĉiuj ekzempleroj de ĝia programaro estu laŭleĝaj.
- La firmao ĵus aĉetis programaran kompanion kies ĉefa kapablo estas malkovri tiujn programarojn, kiuj estas instalitaj en komputilo.
- La firmao nun uzas la Interreton por instali piratmalkovrilojn en hejmajn komputilojn.
- Ĉirkaŭ la mondo, la firmao Business Software Alliance prepariĝas por persekuti kulpulojn - ekzemple, en Britio ĝi ofertas grandan monsumon al iu ajn, kiu informas pri piratado ĉe organizaĵoj.
- La licenckontraktoj de Microsoft estas tre komplikaj - estas facile erare kontraŭi ilin.
Se vi havas ekzempleron de MS-Office por uzi en laborejo, en lernejo aŭ hejme - ĉu vi certas de kie ĝi devenas?
Feliĉe ekzistas komplete laŭleĝa kaj senpaga alternativo. OpenOffice.org 2 estas tutkompleta oficeja programaro, tre simila laŭ kapabloj al MS-Office. Per OpenOffice.org 2 eblas fari ĉion kion vi bezonas: verki, kalkuli, prezenti kaj multe pli. Ĝi povas eĉ uzi la formatojn de MS-Office (.doc, .xls, .ppt) por ke vi ne devu refari iun ajn laboron. Cetere, eblas per ĝi fari pli ol per MS-Office, ekzemple krei PDF-dosierojn por transdoni al aliaj homoj.
Se vi kapablas uzi MS-Office, vi kapablos uzi OpenOffice.org 2. Esploroj montris, ke kostas 10-oble malpli ekuzi OpenOffice.org 2 ol ĝisdatigi al MS-Office 2007.
Enketo montris ke 86% da uzantoj preferas provi OpenOffice.org 2 ol aĉeti MS-Office 2003.
Do, kion vi atendas? Provi kostas nenion. Se vi ŝatas ĝin, OpenOffice.org 2 neniom kostas. Vi rajtas uzi ĝin tiom longe kiom vi volas, kie ajn vi volas. Animtrankvileco sen pliaj kostoj.
Ekagu laŭleĝe - Akiru OpenOffice.org hodiaŭ!
Retpaĝaraj administrantoj! Subtenu la tutmondan repuŝon de pirataj programaroj! Kune ni povas helpi forpeli la uzadon de kontraŭleĝaj programaroj kaj promocii liberan elekton je programaroj. Bonvolu kopii/alglui la ĉi-suban kodon al via retpaĝo aŭ blogo kaj afiŝu la butonon "Ekagu laŭleĝe. Akiru OpenOffice.org".
Microsoft, Microsoft Office, Word, Excel, kaj Powerpoint estas aŭ registritaj markoj aŭ markoj de Microsoft Corporation en Usono kaj/aŭ aliaj landoj.