Fono de OpenOffice.org
Ĉi tie troviĝas plua informo pri projekto OpenOffice.org.
Historio
OpenOffice.org evoluis el StarOffice, oficeja programaro kiun ekde la okdekaj jaroj oni verkis en Germanio, kaj kies rajtojn aĉetis Sun Microsystems en 1999. Oni publikigis version 5,2 de StarOffice en junio 2000, kaj version 6,0 en majo 2002. La elstara afero pri la evoluigado de StarOffice estas ke ĝi okazas plejparte en la kadro de libera projekto OpenOffice.org. Por ebligi tion, Sun Microsystems malfermigis la fontokodon (escepte de kelkaj moduloj, kiujn evoluigis aliaj kompanioj, do ili restis ekster la projekto), kaj establis la projekton OpenOffice.org. Tamen, tio ne signifas ke Sun lasis la laboron al volontuloj. La plejparton de la laboro faras programistoj dungitaj de Sun. Sun ankaŭ prizorgas la kostojn de la projekto OpenOffice.org.
StarOffice kaj OpenOffice.org
Do rigardante la fontprogramojn de OpenOffice.org ni vidas ke ekzistas du produktoj: StarOffice, en kiu la komercaj partoj enestas, kaj ĝia libera frato OpenOffice.org, en kiu ili estas anstataŭigitaj de liberaj alternativoj. Tial, en multaj kazoj, OpenOffice meritas komparon kun StarOffice.
En la anglalingva respondaro la diferencoj inter StarOffice kaj OpenOffice.org estas detale klarigitaj.
Praktike gravas la jenaj diferencoj:
- StarOffice ne estas senkosta, sed licenco kostas malpli ol cent eŭrojn. OpenOffice.org estas senpaga.
- StarOffice estas pli "kompleta" (havas pli da litertipoj, pli bonan literumilon por la angla, franca, germana, kaj hispana lingvoj, tezaŭron por la samaj lingvoj, Adabas D datumbazon, ŝablonojn kaj bildetojn, kaj dosierfiltrilojn). Por kontroli literumadon, OpenOffice.org havas alian funkcion, kaj tezaŭron nur por la angla.
- Por StarOffice Sun Microsystems ofertas oficialan teknikan helpservon (ĉi tiu precipe interesas kompaniojn). Ĉe OpenOffice.org la uzantoj devas aranĝi tion inter si (rigardu retpoŝtlistojn alie en ĉi tiuj paĝoj).
- Ni ne scias pri ia plano por esperanta versio de StarOffice. OpenOffice.org havas versiojn por pli ol 90 lingvoj (2009), kaj literumilojn por multaj lingvoj.
Skribu al La Esperantiga Skipo