Respondoj al Oftaj Demandoj pri la Uzado de OpenOffice.org
Aktualaj respondoj al oftaj demandoj | ||
Temo | Priskribo | |
Esperanto kaj OpenOffice.org | Kiel uzi Esperanton en OpenOffice.org. | |
Ĝenerala utiligado | Kompreni la projekton, la permesilojn, kaj kiel la komunumo funkcias | |
Writer (Verkilo) | Uzi la verkilon de OpenOffice.org | |
Calc (Kalkultabelilo) | Uzi la kalkultabelojn de OpenOffice.org | |
Draw (Desegnilo) | Uzi la modulon por vektorigitaj bildoj | |
Impress (Prezentilo) | Uzi la prezentan modulon de OpenOffice.org | |
Math (Formulilo) | Uzi la matematikan redaktilon de OpenOffice.org |
Konstati la Mision
La celo de ĉiu tiu projekto estas provizi simplan, retan respondaron al oftaj demandoj (FAQ) por helpi uzantojn de OpenOffice.org.
Resumo de la Projekto
Ĉi tiu projekto estas deponejo por demandoj kaj respondoj pri OpenOffice.org. Responditaj demandoj meritas lokon en ĉi tiuj listoj. Por helpi navigadon, la demandaroj troviĝas en grupoj.
Ni nun serĉas la plej bonajn rimedojn konstrui aron da respondaroj por la programaro OpenOffice.org. Ĉi tiu estas unu el malmultaj listoj konstruataj. Eble iom da ĝi estas nekompleta; tamen ne hezitu raporti mankojn. Ni celas helpi vin trovi kiel eble plej facile informon bezonatan de vi. Rimarkoj, kritikoj, plibonigoj kaj aliaj reagoj estas tre bonvenaj. Bonvolu informi nin pri tio, kio plejbonas por vi.
Ĉi tiu informo estas parte tradukita el alilingvaj Oftaj Demandoj; parte ili devenas el la Esperantlingva uzula kaj diskuta listo. Helpo pri tradukado de Oftaj Demandoj kaj aliaj dokumentoj cetere ĉiam bonvenas
Se vi havas demandon en Esperanto kiu mankas ĉi tie, ni sugestas la jenajn paŝojn:
- Sendu retpoŝton al nia skipo. La plejmulton da demandoj ni povas respondi sufiĉe rapide.
- Aliĝu al la skipo kiu prilaboras la esperantajn dokumentojn por OOo. Ni ĉiam serĉas taŭgan helpon.
- Aliĝu al la retpoŝta grupo pri la projekto por prilabori la dokumentojn OOo. Ni ĉiam serĉas taŭgan helpon.
Skribu al La Esperantiga Skipo