OpenOffice.org Esperanto

Ĝeneralaj aferoj pri la Utiligado de OpenOffice.org

Se vi ne vidas la respondon al via demando ĉi tie, ne hezitu skribi al la skipo kaj ni provos respondi. Se via demando eventuale interesas aliajn uzantojn, ni aldonos ĝin al niaj paĝoj.

1. Ĉu oni laŭleĝe rajtas uzi la binarajn programojn de OpenOffice.org por komerca uzado?
Jes. Oni rajtas uzi la programojn komerce. Bonvolu legi nian paĝon pri elŝutoj. Aliflanke, se interesas vin komerca uzado de StarOffice, bonvolu legi ĉi tiun paĝon.
2. Kiaj estas la diferencoj inter StarOffice kaj OpenOffice.org?

La diferencoj inter StarOffice kaj OpenOffice.org estas duspecaj:

A. Diferencoj inter StarOffice 5,2 kaj la estonto de StarOffice.

La fonta programaro signife ŝanĝiĝis de post la publikigo de versio 5,2. Ekzemplaj ŝanĝoj estas:

  • Forigi la integritan labortablon
  • Komponentigi la verkadon, kalkultabelojn kaj grafikajn modulojn
  • Forigi retpoŝtilon, kalendaron kaj vicigilon
  • Forigi la foliumilon
  • Adopti la dosierformaton XML (etendebla markolingvo)
  • Plibonigi la filtrilojn por dosieroj mikrosoftaj
  • Pli bone funkcii per aziaj lingvoj (precipe la ĉina, japana kaj korea lingvoj)

Ĉiujn tiujn ŝanĝojn decidis Sun Microsystems antaŭ la publikigo de fonta programaro al la komunumo.

B. Diferencoj inter StarOffice kaj OpenOffice.org

La fonta programaro ĉe OpenOffice ne konsistas el ĉiuj programoj de StarOffice. Pleje la kialo estas ke Sun pagas por permeso utiligi programojn el aliaj kompanioj en StarOffice, kaj ne havas permeson disponigi ilin al OpenOffice.org. El tiuj aferoj, kiuj enestas en StarOffice sed ne haveblas al OpenOffice.org ekzemplas:

  • Iuj tiparoj (inklude, precipe, aziajn tiparojn)
  • Datumbaza komponanto (Adabas D)
  • Iuj ŝablonoj
  • Ampleksa bildeta galerio
  • Iuj ordigaj funkcioj (aziaj versioj)
  • Iuj dosierfiltriloj
3. Mi havas malnovan version de StarOffice. Kiel mi povas promocii ĝin al la nova versio de OpenOfice.org?
OpenOffice.org kaj StarOffice havas malsamajn funkciojn. Ne eblas rekte promocii de unu al la alia.
4. Per kiaj komputiloj povas funkcii la programaro OpenOffice.org?
El la retejo de OpenOffice vi povas akiri la programaron por kaj jenaj platformoj:
  • Linux
  • MacOS X
  • Microsoft Windows
  • Solaris (Intel)
  • Solaris (Sparc)
5. Kiajn komputilarojn bezonas OpenOffice.org por funkcii?
Sufiĉas Pentium 133 MHz kun 32 MB RAM kaj MS Windows 98SE (aŭ pli nova versio) kaj ĝi bone funkcias. Tamen, oni rekomendas 64 MB por pli rapida funkciado. Linuksa sistemo kun peza fenestromastrumilo (ekzemple Gnome aŭ KDE) bezonas almenaŭ 64 MB RAM por funkcii kontentige.
6. Kiel mi instalu la programaron OpenOffice.org?

Se via uzas Linukson, plej probable ĝi jam estas instalita, do kontrolu tion unue.

Diversaj prikomputilaj gazetoj disponigas ĝin per kompaktaj diskoj por legantoj.

Se vi estas elŝutinta la binaran dosieron el OpenOffice.org, ĝi povas esti en formato ZIP, TAR aŭ EXE.

  1. Se la dosiero havas formaton ZIP aŭ TAR, malpaku ĝin en portempan dosierujon per taŭga programo, ekzemple WinZip, aŭ Pkzip, aŭ (por Linukso) Konqueror, Nautilus, aŭ tar, kaj reprovu. Se la formato estas EXE, duoble klaku la dosieron por malpaki ĝin.
  2. Duoble klaku la bildsimbolon "Install" kiu troviĝas en la instala dosierujo, aŭ duoble klaku la dosieron nomitan "setup.exe". La instala dialogo komenciĝos kaj gvidos vin je paŝo post paŝo tra la instala procedo.
7. Kie mi povas akiri novajn ĝisdatigajn versiojn?
OpenOffice ankoraŭ progresas. Ĝisdatigaj versioj oftas. Kelkaj novaj versioj, ĝisdatigoj, troveblas en la elŝuta sekcio de la retejo de OpenOffice.org. Ankaŭ legu nian paĝon pri elŝutoj.
8. Kiel mi povas promocii mian version de OpenOffice.org al pli nova versio?

Oni rekomendas ke oni malinstalu la malnovan version antaŭ ol instali la novan. En MS Windows oni povas atingi tion utiligante la programon "Setup" en la komenca menuo (Start) kaj elektante malmuntadon ("Uninstall").

Oni povas anstataŭe kopii kaj renomi la ĉefan dosierujon de OpenOffice.org, se oni preferas konservi dosierojn en ĝi. Se oni provas instali novan version super malnova en sistemo de MS Windows, ĝi eble eraros dum la instalado.

Ĉe Linukso estas facile ĝisdatigi vian instalaĵon per via pakaĵmastrumilo, ekzemple yum (Fedora), urpmi (Mandrake), Synaptic aŭ apt (Ubuntu) aŭ aliaj.

12. Ĉu la formatoj de dosieroj de OpenOffice.org kongruas kun tiuj de MS Office kaj StarOffice?

La aplikaĵoj de OpenOffice.org kapablas malfermi kaj konservi dokumentojn en la formatoj de MS Office (ek de versio 6,0) kaj de StarOffice. OpenOffice.org havas propran (XML) formaton, sed vi povas konverti viajn dukumentojn kaj ŝablonojn de StarOffice en la formaton de OOo per la Aŭtomata Piloto por Konverti Dokumenton.

Ankaŭ eblas konservi dosierojn en aliaj formatoj, ekzemple: html, pdf, rtf, txt, csv, dif, dbf.

13. Mi elŝutis dosieron de OpenOffice.org, sed kiam mi provis malfermi ĝin, ĝi postulas ke mi elektu filtrilon. Kiel mi malfermu tiun dosieron?
Tiu dosiero eble estas densigita. Malpaku ĝin, per taŭga programo, ekzemple (por MS Windows) WinZip, aŭ Pkzip, aŭ (por Linukso) Konqueror, Nautilus, aŭ tar, kaj reprovu.
14. Mi havas problemon pri la bildsimboloj en la ilbreto "command and functions", kiuj aperas malĝuste. Mi vidas iajn desegnaĉojn anstataŭ la bildetojn. Kiel mi reparu la problemon?

Tiu problemo eble devenas el du fontoj:

1. Se ĉiam la samaj bildetoj estas malĝustaj, la bildaj dosieroj estas koruptitaj dum instalado (aŭ poste dum uzado). Ni sugestas ke:

  • Vi uzu la specialan funkcion en la stariga (Setup) programo, troviĝanta, ĉe MS Windows, en la grupo "OpenOffice.org" en la menuo "Start", aŭ, por Linux, uzu la starigan skripton en la instala dosierujo de OpenOffice.org.
  • Pli drasta rimedo estas konservi kopiojn de viaj personaj dosieroj, malinstali la programaron kaj poste reinstali ĝin. Ni rekomendas tion nur kiel lastan rimedon.

2. Se la difektaj bildetoj varias de unu laborsesio al alia, aŭ se ili revenas (ĝuste montritaj) kiam vi pasigas la muson super la bildeto - kaj se tiaj difektoj estas videblaj ene de dokumentoj (precipe desegnilaj) - eble kulpas la pelilo de via grafika cirkvito. Tiukaze:

  • Unue premu la jenajn klavojn en via OOo-apilkaĵo: CTRL+Shift+R. La ekrano estos remontrita kaj la malpli kritaj problemoj devus esti ĝustigitaj.
  • Se la antaŭa paŝo ne sukcesas por vi, provu ŝanĝi la agordojn por via grafika distingivo aŭ kolora profundeco.
  • Malŝaltu 'Use OpenGL' ĉe Tools, Options, General, Other. Cirkvitoj kun konataj problemoj estas: ATI, Matrox, S3 Virge... Klarigo: supozu ke la normo enhavas 150 funkciojn. La plejmulto de la cirkvitoj realigas la unuajn dek. Bedaŭrinde OOo iam bezonas la 142an...

Se la problemo restas, la lasta rimedo, kiun ni rekomendas, estas serĉi pli ĝisdatan pelilon por via grafika cirkvito.

15. Kial la helpsistemo de OOo ne ĝuste funkcias?
Tiu ne plu estas problemo ĉe la pli novaj versioj de OOo. Bonvolu elŝuti pli novan version de OpenOffice.org.
16. Mi ĵus instalis la programaron OOo, kaj mi ne plu povas malfermi DOC-dosierojn per MS Word! Kio okazis?

Kiam oni instalas OpenOffice.org, ĝi demandas ĉu oni volas asocii dosierojn de MS Office kun OpenOffice. Por ne fari tion oni devas malselekti la tiuteman agordon antaŭ ol daŭrigi.

Farinte tiun asocion, tamen, estas kelkaj metodoj por ŝanĝi la asocion.

  • Serĉu la atributon por dosiertipoj. Ĝi devus esti en la menuo por iloj (tools) aŭ dosierujoj (folders) en unu el la fenestroj en My Computer (MS Windows). Tiam forigu la asocion por doc, xls kaj aliaj dosiertipoj, kiun vi ne volas asocii kun la programaro OpenOffice.org.
  • Kiam vi klakas sur dosiero de tiu tipo (ekzemple doc aŭ xls), ĝi demandos al vi, kiu programo malfermu ĝin. Klaku sur Word, Excel aŭ tiu, kiun vi volas uzi. Vi ankaŭ havos la elekton ĉiam uzi tiun programon por malfermi tiun dosiertipon.
17. La listo de laste malfermitaj dosieroj estas tro mallonga. Mi bezonas pli ol kvar listerojn. Kiel fari tion?

La plej facila metodo plilongigi la liston estas per makroo. Ekzemple, Recent Files List Changer Macro

Se uzi makroon ne estas konvene aŭ vi simple volas fosi en la funkciojn de OOo, jen kiel:

  1. Vi bezonas modifi konfiguran dosieron. Antaŭ ol fari tion, fermu ĉiujn fenestrojn de OOo, kaj certigu vin ke la rapida startigilo (Quick Starter) ankaŭ estas fermita.
  2. Serĉu la dosieron "...\user\registry\data\org\openoffice\Office\Common.xcu". Se vi trovas pli ol unu dosieron nomitan "Common.xcu", certigu vin ke ĝi troviĝas en la menciita loko.
  3. En tiu dosiero serĉu la linion:
    <node oor:name="History">
  4. Tuj post tiu linio, enmetu la jenajn liniojn:
    <prop oor:name="PickListSize" oor:type="xs:int">
    <value>10</value>
    </prop>
  5. Konservu ĝin.

Kiam vi malfermas kaj fermas la sekvantan dosieron en OOo, la listo de antaŭaj dosieroj kreskos je unu plia linio. Ĝia maksimuma nombro estos la valoro, kiun vi elektis; en la ekzemplo ĝi estas 10.

18. Kiaj estas la diferencoj inter 'Add-Ons', 'Add-Ins' kaj 'Plugins' rilate al OpenOffice.org?
  • 'Add-Ons' (aldonaĵoj) estas komponantoj integritaj en la GUI de OOo.
  • 'Add-Ins' (enmetaĵoj) estas komponantoj ebligantaj formulojn en Calc (Kalkulilo).
  • 'Plugins' (kromaĵoj) estas tiaj, kiaj la samnomaj iloj en retfoliumilo.

Skribu al La Esperantiga Skipo