OpenOffice.org Esperanto

Libera Dokumenta Formato (ODF) publikigita de ISO

La Internacia Organizo por Normigo (ISO) finfine publikigis la Liberan Kokumentan Formaton (ODF) kiel oficialan normon en decembro 2006, aprobinte ĝin en majo 2006. Plua informo pri la aprobo. La libera formato estas bazita sur etendebla markolingvo (XML) kaj taŭgas por dosieroj de tekstoj, kalkultabeloj, datumbazoj kaj prezentaĵoj. Ĝi estas nomita normo ISO/IEC 26300:2006.

Subtenas la liberan dokumentan formaton multaj gravaj grupoj kaj kompanioj, ĉar ĝi jam estas taksita publike kaj profunde por pruvi ĝian taŭgecon. Ĉar la normo estas publika kaj libera, iu ajn rajtas iam evoluigi programarojn por utiligi ĝin per ajna platformo por ajna celo, sen pagi tantiemojn, sen malhelpoj de informomankoj kiel okazas ĉe proprietaj formatoj.

La agnosko de ISO donas avantaĝon al la libera dokumenta formato kontraŭ proprietaj formatoj. OpenOffice.org (versio 2) jam pritraktas dosierojn laŭ la norma formato ODF, kiel ĝia preferata formato. La retbazitaj aplikaĵoj de Google subtenas ODF-on, kaj eĉ Microsoft diris ke ĝi subtenos la aldonaĵon kreitan de Open Document Foundation por konverti dosierojn al la formato ODF. Uzantoj de Microsoft Office (eĉ de MS Office 1997) nun povas utiligi normajn dokumentojn per la aldonaĵo.