OpenOffice.org Esperanto

Math - la matematika redaktilo de OpenOffice.org

La respondoj ĉi tie ĉefe rilatas al versio 1.1.x.

1. Kiel mi enmetu maldekstran krampon sen dekstra krampo?

Ĉar krampoj havas grupigan funkcion, ili devas ĉiam esti en paroj kaj ĝuste ingitaj.

Por enmeti unuopan krampon, oni devas enmeti eskapsignan deklivon. Ekzemple por enmeti je "[", sen "]" oni enmetu "\[".

Do por komposti la intervalon [3;8) enmetu je \[3 ";" 8\). La citiloj ĉirkaŭ la punktokomo certigas ke ĝi ne estu kompostita kursive.

Por skaleblaj krampoj necesas ke left kaj right pariĝu, ĉar la enhavo de la krampo devas esti bone difinita.

En tiu kazo, vi povas uzi nevideblan krampon none por montri unuopan krampon. Ekzemple por enmeti skaleblan "[" sen para "]" enigu left [ ... right none.

Do por komposti enmetu x=left lbrace binom -5 3 right none.

2. Mi enigas je x^* por komposti je x*, sed ricevas mesaĝon pri eraro. Kial?

La problemo estas ke * estas duloka operatoro, do necesas esprimo ĉe ambaŭ flankoj de la simbolo.

Oni devas aŭ enmeti la esprimon x^{{}*{}} aŭ tajpi x^"*" kie la citiloj signifas interpreti la asteriskon ne kiel dulokan operatoron, sed kiel "aŭtonoman" simbolon.

Se oni ofte uzas tiun konstruaĵon, oni eble preferos difini la simbolon kiel uzuldifinitan simbolon. Legu Mi bezonas simbolon, kiun "Math" ne provizas. Kion mi faru?. Se oni difinis je * kiel uzulan simbolon, ni diru %ast, oni povas enmeti x^%ast.

Tiu metodo ankaŭ efikas je aliaj simboloj. Iuj operatoroj, ekzemple +, estas unulokaj. Tio signifas ke necesas nur unu esprimo dekstre de la simbolo. Por komposti x+ oni povas enmeti x^{+{}} aŭ, kompreneble, x^"+".

3. Kiam mi enmetas iun el la simboloj #, &, |, ^_ okazas neatendita rezulto aŭ mesaĝo pri eraro. Kiel mi povas uzi tiujn simbolojn?

Tiuj simboloj havas specialan signifon en "Math":

  • La simbolo # uzatas en stakoj kaj matricoj.
  • La simboloj & kaj | uzatas por logika kaj kaj logika .
  • La simboloj ^ kaj _ uzatas por malaltaj skriboj kaj altaj skriboj respektive.

Por uzi ilin en formulo, oni povas meti ilin en citiloj, kiu signifas ke oni enmetas ilin kiel tekston.

Se oni volas uzi la simbolon "|" oni konsideru ĉu la formo bezonata estas iu el la jenaj:

  • a divides b uzatas por komposti a| b.
  • abs a uzatas por komposti |a|.
4. Kiam mi enmetas 3xy la cifero 3 aperas kursiva. Ĉu tio estas cimo?

Ne vere. En tia situacio, "Math" uzas plurliterajn variablojn, kiuj oftas en iuj fakoj, ekzemple ekonomiko. La regulo estas ke variablo konsistas el literoj, numeraloj kaj punktoj (la unua cifero ne estu punkto).

Do kiam oni tajpas 3xy "Math" konsideras ke 3xy estas variablo - kaj kompostas ĝin kursive. Nur estas strange ke variablo povas komenci per numeralo.

La ĝusta metodo enmeti esprimon se oni intencas 3 foje x foje y estas 3 x y (kun spacetoj inter la signoj).

5. Kiel mi aranĝu ekvaciojn, unu sub alia, liniigante la egalsignojn?

En la aktuala versio, "Math" ne havas tian liniigan funkcion. Anstataŭe oni uzu matricon.

Ekzemple por komposti la ekvacion

tajpu jene:

matrix{
 alignr x+y # {}={} # alignl 2 ##
 alignr x   # {}={} # alignl 2-y
}

La vakaj krampoj ĉe ambaŭ flankoj de la egalsigno necesas ĉar ĝi estas duloka operatoro kaj tial ĝi bezonas po unu esprimo ĉe ĉiu flanko.

Oni povas redukti la spacojn ĉirkaŭ la egalsignoj ŝanĝante la interkolumnan spacon de la matrico:

  • Selektu je "Format" -> "Spacing"
  • Klaku je "Category" kaj elektu je "Matrixes" en la tirmenuo.
  • Tajpu je 0% sub "Column spacing".

Jen alia ekzemplo uzanta alian metodon:

Por komposti la ekvacion

uzu je phantom jene:

""3(x+4)-2(x-1)=3 x+12-(2 x-2) newline
""phantom {3(x+4)-2(x-1)}=3 x+12-2 x+2 newline
""phantom {3(x+4)-2(x-1)}=x+14

La efiko de malplenaj citiloj estas maldekstre ĝisrandigi la linion. "Math" ĉiam maldekstre ĝisrandigas linion komencantan per teksto (eĉ vaka teksto).

Oni povas anstataŭigi je "" per alignl.

6. Mi volas uzi dulokan operatoron (ekzemple unionotimes) kiel grandan operatoron (ekzemple intsum). Kiel mi faru tion?

Difinu unue la simbolon uzotan kiel uzulan simbolon. Legu Mi bezonas simbolon, kiun "Math" ne provizas. Kion mi faru? por metodo. La plejmulto de la simboloj uzataj de "Math" estas parto de la tiparo "StarMath".

Ni diru, ke oni difinis la kunigaĵan simbolon kiel uzulan simbolon %union. Tiam oni povas tajpi ekzemple

oper%union from i in I A_i

por komposti la formulon.

Notu: En konstruaĵo 633 de OpenOffice.org tio ne efikas se ĉeestas spaceto antaŭ %union (tio estas cimo en la parsilo).

Iu ajn simbolo difinita de uzulo povas esti uzata kiel grandan operatoron se antaŭas ĝin oper kiel en la ekzemplo.

7. Kiel mi kompostu funkciojn, ekzemple max kaj det, pri kiuj "Math" ne scias?

"Math" havas kelkajn enkonstruitajn funkciojn, ekzemple cos, log, ktp. Ĝi kompostas tiujn funkciojn per staranta tiparo laŭ tipografiaj tradicioj.

Por komposti aliajn funkciojn tiel, antaŭigu la funkcion per func. Ekzemple:

  • Por komposti max(a,b) tajpu je func max(a,b).
8. Kiel mi ŝanĝu la tiparojn uzatajn por formulo?

"Math" uzas sep malsamajn tiparojn por komposti formulojn - aldone al simbolaj tiparoj (ĉefe la tiparo "StarMath").

La bazaj tiparoj estas:

  • Variabloj. Variabloj (ekzemple x, a ktp.) kompostatas per kursiva tiparo; la defaŭlta estas "Times New Roman, italics".
  • Funkcioj. Funkcioj (ekzemple cos, log ktp.) kutime kompostatas per staranta tiparo; la defaŭlta estas "Times New Roman".
  • Numeroj. Numeroj (ekzemple 217) kutime kompostatas per staranta tiparo; la defaŭlta estas "Times New Roman".
  • Teksto. Teksto (ekzemple "abc") kutime kompostatas per staranta tiparo; la defaŭlta estas "Times New Roman".
  • Serif estas aldona serifa tiparo. La defaŭlta estas "Times New Roman".
  • Sans estas aldona senserifa tiparo. La defaŭlta estas "Helvetica/Arial".
  • Fixed estas aldona tiparo de konstanta larĝo. La defaŭto estas "Courier".

Oni povas legi kiel uzi tiujn tiparojn ĉe Kiel mi ŝanĝu la tiparon de subformulo?.

Por ŝanĝi unu tiparon faru laŭpaŝe:

  • Selektu je "Format" -> "Fonts...".
  • Klaku je "Modify" kaj selektu la tiparon bezonatan el la tirmenuo.
  • Selektu la tiparon el la listo. Oni ankaŭ povas marki unu aŭ du markobutonojn "Bold" (grasa) kaj "Italic" (kursiva).
  • Klaku je "OK".

Tiel oni ŝanĝas la tiparon por la aktuala formulo. Je la venonta fojo kiam oni deziras la saman tiparon, ĝi jam estos en la listo de tiparoj; ne necesas modifi ĝin denove.

Por ŝanĝi la defaŭltan tiparon faru laŭpaŝe:

  • Selektu je "Format" -> "Fonts..."
  • Agordu la sep supre klarigitajn tiparojn.
  • Klaku je "Default".

Tiel oni konservas la agordojn por la defaŭltaj tiparoj uzendaj en nova formulo.

Por ŝanĝi la bazan grandon de la formulo selektu je "Format" -> "Font Size..." kaj tajpu la grandon bezonatan. Ĉiuj aliaj tiparaj grandoj estas relativaj al la baza grando. La defaŭlta grando estas 12 pt.

Tiel oni ŝanĝas la bazan grandon de la aktuala formulo. Por ŝanĝi la defaŭltan bazan grandon, klaku je "Default" antaŭ ol fermi la dialogon.

9. Kiel mi ŝanĝu la tiparon de subformulo?

Uzu iun el la jenaj atributoj:

  • italic a kompostas je a kursive;
  • ankaŭ ital a.
  • nitalic a kompostas je a per staranta formo (mallongigo por "not italic").
  • bold a kompostas je a grase.
  • nbold a kompostas je a negrase (mallongigo por "not bold").

Plue "Math" uzas aron da komunaj tiparofamilioj, kiujn oni utiligas jene:

  • font serif a kompostas je a per serifa tiparo, kutime "Times".
  • font sans a kompostas je a per senserifa tiparo, kutime "Helvetica" aŭ "Arial".
  • font fixed a kompostas je a per tiparo de konstanta larĝo, kutime "Courier".

Tiparajn atributojn oni povas kombini kiel en ĉi tiu ekzemplo:

  • Tajpu je bold font sans A por vidigi je A.

Oni povas apliki tiparajn atributojn al tuta subformulo, se oni grupigas ĝin per { } aŭ aliaj krampoj. Ekzemple:

  • Tajpu je a b bold {c d} e por komposti abcde.

Kiam pluraj tiparaj atributoj estas aplikitaj, la plej interna havas prioritaton, kiel en la ekzemplo:

  • Tajpu je bold {a b nbold c d} por vidigi je abcd.

Por ŝanĝi la tiparojn uzatajn en "Math" legu Kiel mi ŝanĝu la tiparon de subformulo?.

10. Kiel mi ŝanĝu la grandon de subformulo?

Ekzistas kvin subspecoj de grandoŝanĝa komando:

  • size 20 a vidigas je "a" kun tipgrando 20 pt.
  • size +5 a vidigas je "a" kun la aktuala tipgrando plus 5pt.
  • size -5 a vidigas je "a" kun la aktuala tipgrando minus 5pt.
  • size *1.5 a vidigas je "a" kun la aktuala tipgrando multiplikita per 1.5.
  • size /1.5 a vidigas je "a" kun la aktuala tipgrando dividita per 1.5.

Oni povas ŝanĝi la tipgrandon de tuta subformulo se oni grupigas ĝin per { } aŭ aliaj krampoj. Ekzemple:

  • Tajpu je a b size *2 {c d} e por vidigi je abcde.

Kiam temas pri pluraj signograndoj, la plej internaj havas prioritaton, kiel montrita en la jena ekzemplo:

  • Tajpu je size *1.5 {a size 12 b size *1.5 c d} por vidigi je ab cd.

Por ŝanĝi la bazan tipgrandon en "Math" legu Kiel mi ŝanĝu la tiparojn uzatajn por formulo?

11. Kiel mi ŝanĝu la koloron de subformulo?

Oni povas uzi la koloran komandon jene:

  • color red ABC kompostas je ABC.

Ekzistas ok koloroj elekteblaj:

  • white (blanko), black (nigro), cyan (ciano), magenta (malvo), red (ruĝo), blue (bluo), green (verdo), yellow (flavo).

Oni povas apliki koloron al tuta subformulo se oni grupigas ĝin per { } aŭ aliaj krampoj. Ekzemple:

  • Tajpu je A B color green {C D} E por komposti ABCDE.

Kiam oni aplikas plurajn kolorojn, la plej interna havas prioritaton, kiel montras la ekzemplo:

  • Tajpu je color blue {A B color yellow C D} por vidigi je ABCD.

Oni ne povas selekti la fonan koloron; formulo en "Math" ĉiam estas travidebla. Tio signifas ke ĝi heredas la fonan koloron de la dokumento (ekzemple dokumento de "Writer") kiu enhavas ĝin.

12. Mi bezonas simbolon, kiun "Math" ne provizas. Kion mi faru?

Se oni havas tiparon kiu enhavas la simbolon oni povas difini uzulan simbolon.

Faru laŭpaŝe:

  • Elektu je "Tools" -> "Catalog" -> "Symbols".
  • Klaku je "Edit".
  • Tajpu nomon por la nova simbolo en la kampo "Symbol".
  • Tajpu novan nomon aŭ selektu ekzistantan nomon en la kampo "Symbol set". Tiu estas la signaro en kiu via signo aperu.
  • Selektu la tiparon el la listo en "Font", ekzemple la tiparon "StarMath".
  • Selektu la stilon [normal (ordinara), bold (grasa), bold-italic (grasa-kursiva) aŭ italic (kursiva)] el la listo "Typeface".
  • Klaku la signon en la tabelo.
  • Klaku je "Add" por aldoni la signon.

Poste oni povas uzi la signon same kiel ajnan alian signon, selektante ĝin en la dialogo "Symbols" aŭ tajpante la signonomon rekte.

Se oni ne havas la signon, oni serĉu en la tiparo "StarMath"; ĝi enhavas 25 ekstrajn signojn.

Alia fonto de signoj estas la tiel-nomataj tiparoj AMS, de la Usona Matematika Societo.

Oni povas elŝuti ilin, en formato "Postscript type 1", el http://www.ams.org/tex/amsfonts.html.

Uzantoj de "Microsoft Windows" eble preferus elŝuti la neoficialajn versiojn "BaKoMa Truetype", el http://www.ctan.org/tex-archive/fonts/cm/ps-type1/bakoma/.

Legu la informaĵon distribuitan kun la tiparoj por la kondiĉoj de uzado.

13. Ĉu mi povas trovi ĉiujn konstruaĵojn de "Math" en la fenestro de selektoj?

Troviĝas pluraj konstruaĵoj sen rilata ŝablono en la fenestro de selektoj:

Aldonaj dulokaj operatoroj:

a oplus b

a ominus b

a otimes b

a odot b

a odivide b

a wideslash b

a widebslash b

Plue, se %symbol estas uzula simbolo, oni povas uzi ĝin kiel unulokan aŭ dulokan operatoron, jene:

  • uoper %symbol a uzas je %symbol kiel unulokan operatoron.

  • a boper %symbol b uzas je %symbol kiel dulokan operatoron.

Pluaj rilatoj:

a << b

a >> b

a def b

a transl b

a transr b

Pluaj operatoroj:

liminf f

lim inf f

limsub f

lim sub f

Plue, se %symbol estas uzula simbolo oni povas uzi ĝin kiel operatoron jene:

  • oper %symbol a uzas je %symbol kiel operatoron.

Oni povas legi plu pri tio en Mi volas uzi dulokan operatoron (ekzemple unionotimes) kiel grandan operatoron (ekzemple intsum). Kiel mi faru tion?.

Pluaj krampoj:

lfloor a rfloor

lceil a rceil

Ĉar krampoj havas grupigan funkcion, ili ĉiam estu parigitaj kaj ingitaj. Por skaleblaj krampoj nepras ke left kaj right paru, sed oni povas libere kombini la krampojn, ekzemple:

  • Oni povas tajpi je left ( a right [ por komposti je (a[.

Oni povas legi plu pri unuopaj krampoj en Kiel mi enmetu maldekstran krampon sen dekstra krampo?.

Pluaj simboloj:

backepsilon

Pluaj funkcioj:

Por aldoni al la funkcioj, kiujn konas "Math", oni povas komposti aliajn funkciojn, antaŭigante la nomon de la funkcio per func, ekzemple: func max. Oni povas legi plu ĉe Kiel mi kompostu funkciojn, ekzemple max, det, pri kiuj "Math" ne scias?.

Pluaj komandoj por ŝanĝi tiparon:

  • nitalic a kompostas je a en staranta tiparo (mallongigo de "not italic").

  • nbold a kompostas je a en kutima graseco (mallongigo de "not bold").

  • phantom a kompostas je a nevidebla.

La komando color uzatas por ŝanĝi la koloron de subformulo, legu detalojn ĉe Kiel mi ŝanĝu la koloron de subformulo?.

Kompleta referenco pri la markolingvo de "Math" estas preparata.

14. La frakcioj estas tro grandaj por enliniaj formuloj. Kiel mi plimalgrandigu ilin?

Selektu je "Format" -> "Text Mode".

Tio ŝanĝos la aranĝon de la formulo, tiel ke frakcioj kaj grandaj operatoroj (ekzemple integraloj) estu pli malgrandaj. Plue la limoj de grandaj operatoroj aperas dekstre de la operatoro, anstataŭ super kaj sube.

Ekzemple: fariĝas en la teksta reĝimo.

Por renversi tiun agordon, selektu je "Format" -> "Text Mode" denove.

15. Kial formuloj saltas kaj falas sur la teksta linio?

Tio estas unu el la ĉefaj problemoj en la nuna versio de "Math".

"Math" ĉiam centrigas la formulojn vertikale kaj horizontale rilate al la tekstolinio. Se la formulo ne estas simetria vertikale, la bazo de la teksto kaj la linio ne kongruas.

Oni povas korekti tion, muse tirante la formulon supren aŭ malsupren.

16. Kiel mi ŝanĝu la interspacon ĉirkaŭ formulo?

Ĉi tiu respondo temas pri formulo enfiksita en dokumenton de "Writer".

Se oni volas ŝanĝi la interspacon ĉirkaŭ formulo, faru laŭpaŝe:

  • Selektu la formulon.
  • Selektu je "Format" -> "Object".
  • Selektu la langeton "Wrap".
  • En la groupo "Spacing" en tiu paĝo oni povas alĝustigi la interspacon ĉirkaŭ la formulo.

Se oni volas ŝanĝi la spacon ĉirkaŭ ĉiuj formuloj faru laŭpaŝe:

  • Malfermu la Stiliston: selektu je "Format" -> "Stylist".
  • Klaku la bildeton por kadraj stiloj ("Frame Styles").
  • Klaku je "Formula" kaj dekstre klaku en la Stilisto.
  • En la menuo kiu aperas, selektu je "Modify..."
  • Selektu la langeton "Wrap".
  • En la sekcio "Spacing"oni povas alĝustigi la spacon ĉirkaŭ la formuloj.

Plue "Math" enmetas iom da spaco ĉirkaŭ formuloj. Por ŝanĝi tion, faru laŭpaŝe:

  • Selektu formulon.
  • Selektu je "Format" -> "Spacing".
  • Klaku je "Category" kaj selektu je "Borders" el la menuo.
  • Oni nun povas ŝanĝi la maldekstran kaj dekstran marĝenojn de la formuloj.
17. Kiel mi nombru ekvaciojn?

En dokumentoj de "Writer", oni povas nombri ekvaciojn per antaŭe difinita "Autotext":

Tajpu je fn ĉe la komenco de paragrafo kaj premu F3. Tiel oni enmetas je "Autotext", kiu enhavas falsan formulon kaj sinsekvan numeron. Duoble klaku la formulon kaj redaktu ĝin.

Por nombri ekvaciojn laŭ ĉapitro, oni povas

  • Duoble klaku iun el la ekvaciaj numeroj.
  • En la listo "Level", selektu la ĉapitran nivelon, laŭ kiu nombri.
  • En la sekcio "Separator" tajpu signon por apartigi la ĉapitran numeron dis de la formula numero.

Por ŝanĝi je la "Autotext" oni povas uzi la dialogon "Edit" -> "AutoText". Ĝi troviĝas en la sekcio "Standard".

18. Mi enmetis formulon en hipertekstan (HTML) dokumenton kaj nun mi ne povas redakti ĝin. Kial ne?

Nuntempe mankas normo pri kiel enfiksi matematikajn formulojn en hipertekstajn dokumentojn. Tial OpenOffice.org enfiksas formulon en hipertekstajn dokumentojn kiel bitbildon (en formato GIF), kiun ĉiaj foliumiloj kapablas vidigi.

La rezulto estas ke kiam oni fermas kaj remalfermas la dokumenton la formuloj ne plu estas redakteblaj, ĉar ili ne estas rekonstrueblaj el la bitbildo.

Tiu solvo havas aliajn problemojn, ekzemple la formuloj ne aspektas belaj kiam presitaj; fakte ili aspektas malbelaj.

Eble iam aperos normo pri kiel enfiksi formulojn en HTML aŭ XHTML. Ĉar OpenOffice.org kapablas eksporti en formatoj HTML kaj MathML, verŝajne ĝi subtenos tiun normon kiam tiu estas preta.

Alia afero estas ke tio ankaŭ necesigas ke foliumiloj kapablu utiligi je MathML. La projekto "Mozilla" laboras pri tio. Legu ankaŭ ĉe http://www.mozilla.org/projects/mathml/.

19. Mi verkis dokumenton kiu enhavas formulon. Mi donis ĝin al amikino, kaj kiam ŝi malfermis ĝin, la uzulaj simboloj ne funkciis. Kio okazis?

Tio estas problemo en "Math". La simboloj difinitaj de uzuloj estas parto de la agordoj de la uzanto kaj ne estas konservitaj kun la formulo.

Plue la uzulaj simboloj havas lokalajn nomojn, ekzemple %alpha estus %alfa en aliaj lingvoj, do tiuj nomoj povas ĝeni.

Aktuale, la problemo restas nesolvita, sed oni laboras pri ĝi.

Notu: kiam oni eksportas formulojn al MathML, la uzulaj simboloj difinitaj per la tiparo StarMath estas ĝuste eksportataj, sed ne aliaj uzulaj simboloj.

20. Ĉu "Math" kongruas kun la matematika redaktilo de "Microsoft Word"?

"Math" havas importajn kaj eksportajn filtrilojn por "MathType" de "Design science". (La matematika redaktilo de "Microsoft Word" estas limigita versio de "MathType".)

Eksportante el "Writer" al "Microsoft Word", OpenOffice.org konvertas enfiksitajn formulojn al "MathType".

Importante el "Microsoft Word" al "Writer", OpenOffice.org inverse konvertas.

Kiel pri ajna konvertado inter malsamaj dosiertipoj, oni atentu ke "Math" kaj "MathType" havas malsamajn kapablojn, kaj tio afektos la rezultojn.

Se oni preferas konservi la formulojn en la originala formato, oni povas ŝanĝi tiun konduton en la agordoj:

  • Selektu je "Tools" -> "Options".
  • Selektu je "Load/Save" -> "Microsoft Office".
  • Malmarku je "MathType to OpenOffice.org Math" kaj "OpenOffice.org Math to MathType".
21. Kiel mi povas starti la matematikan redaktilon kiel sendependan aplikaĵon, anstataŭ ene de "Writer"?

Oni povas starti la matematikan redaktilon per la komando "oomath". Por scii pri ĉiuj opcioj de tiu komando, tajpu je ekzemple "oomath -help".

22. Kiel mi centrigu plurajn formulojn laŭ la signo "="?

Por aranĝi plurajn formulojn, kun unu "=" sub alia, oni povas uzi matricon. Notu ke la formuloj enhavu speciale lokitajn krampojn ĉirkaŭ la signo "=". Ankaŭ ke "alignl" estas "ALIGNL", ne "ALIGN1". Sekvu la ekzemplon:

matrix{
alignr sin^2 x + cos^2 x#{}={}#alignl 1 ##
alignr cos^2 x #{}={} #alignl 1 - sin^2 x
}

Skribu al La Esperantiga Skipo