OpenOffice.org estas projekto kun libera programaro. Tio signifas ke oni provizas ĝin laŭ tre grandanima licensoj (LGPL kaj SISSL - pli poste).
Oni rajtas libere kunmeti la programaron OpenOffice.org kaj distribui ĝin kiel la propran, kaj vendi ĝin por gajni monon. Tia distribuaĵo estas StarOffice, de Sun Microsystems.
Tial, OpenOffice.org kaj StarOffice havas la samajn kernajn aplikaĵojn, escepte ke al OOo mankas iuj signaroj (ekzemple aziaj signaroj kaj kelkaj por pli bona akordado kun dosieroj de Microsoft), datumbazo (AdabasD), kelkaj dosierofiltriloj, ŝablonoj kaj kolekto de bildetoj, kaj iaj ordigadofunkcioj. Tamen, la plejmulto de la mankoj estas anstataŭigeblaj per aplikaĵoj de triaj partioj.
OOo havas preskaŭ plenkapablan galerion (ek de versio 1.1Beta2), kaj Impress ankaŭ ekinkluzivis du ŝablonojn ek de tiu versio. La oficiala dokumentaro enhavas utilan liston.
La nuna eldono estas 1.1, kaj ĝi estas fina eldono. Tiu estas havebla por platformoj Linukso, Solaris kaj Vindozo. Por Makintoŝo OS X la plej lasta eldono estas 1.0.3
OOo ne funkcias per Makintoŝo OS 9 (Classic).
La esperanta eldono estas ankoraŭ nehavebla. Teamo da volontuloj tradukas kaj pretigas ĝin kaj ili intencas fini en la frua parto de 2005.
La paĝo pri kiel elŝuti havas ligon al la paĝo pri eldonoj. Ĝi listigas la lingvojn en kiu OOo estas jam havebla. Novaj asimilaĵoj (tradukaĵoj) konstante aperas. Por plua (anglalingva) informo vidu asimilaĵoj.
OOo estas liberigita de Sun Microsystems, kiu donis la fontoprogramojn de StarOffice laŭ la Lesser General Public License de GNU (LPGL) [minora ĝenerala publika licenso] kaj ankaŭ laŭ la Sun Industry Standards Source License (SISSL) [licenso de fonto por industriskalaj normoj].
Tio signifas ke OOo estas uzebla libere, eĉ por komerca uzado. Redistribui ĝin ankaŭ estas permesita laŭ la licensado. Plua informo pri la licensoj estas en la demandaro pri licensoj ĉe la retejo de OOo.
Ankaŭ legu la respondaron (anglalingvan).
Skribu al La Esperantiga Skipo