OpenOffice.org Esperanto

Impress - la prezentilo de OpenOffice.org

La respondoj ĉi tie ĉefe rilatas al versio 1.1.x.

1. Kiel mi enmetu pli ol unu fonon en prezentaĵon?

Faru per OpenOffice.org la jenajn paŝojn:

  1. Selektu la lumbildon, kies fonon vi volas ŝanĝi.
  2. Selektu el la tirmenuoj "Format" -> "Styles" -> "Slide design..."
  3. Klaku la butonon "Load..."
  4. En la dialogo "Load Slide Design", selektu kategorion. Ĝisdatiĝos la listo de ŝablonoj.
  5. Selektu ŝablonon.
  6. Klaku je "OK".
  7. Klaku je "OK" en la dialogo "Slide design".

Depende de kiuj ŝablonoj estas ŝarĝitaj en la distribuaĵo de OpenOffice.org, kiun vi uzas, eble ne ĉiuj kategorioj de fonaj ŝablonoj estas haveblaj. Ripetu la samajn paŝojn por ĉiu lumbildo en via dosiero.

Notu: ĉi tiu metodo efikas nur se vi jam elŝutis prezentajn ŝablonojn aŭ vi jam kreis viajn proprajn ŝablonojn.

2. Kiel mi kopiu lumbildon el unu prezentaĵo en alian prezentaĵon de OpenOffice.org?

Malfermu la celan prezentaĵon per OpenOffice.org.

  1. Selektu el la tirmenuoj je "Insert" -> "File".
  2. Foliumu al la fonta prezentaĵo kaj selektu ĝin, ekzemple "prez1.sdd".
  3. Klaku la butonon "Open".
  4. En la dialogo "Insert Slides/Objects", klaku la signon "+". Aperos la nomoj de lumbildoj en la fonta dosiero.
  5. Selektu la lumbildon bezonatan.
  6. Selektu je "OK".
3. Kiam mi kopias el teksta dokumento kaj algluas en prezentaĵon de "Impress", la ĵus aldonita teksto havas tute malsaman grandon ol la originala. Kiel mi konservu la saman aspekton?

Kiam oni algluas tekston en prezentaĵon, OpenOffice.org ŝanĝas ĝin por ke ĝi kongruu kun la agordita objekta stilo. Agordu la objektan stilon al la dezirata, kaj tiam algluu la tekston en la prezentan dokumenton.

4. Kiel mi enmetu paĝokapan/paĝopiedan informon en prezentaĵo de "Impress"? Mi deziras ke tiu informo aperu en ĉiuj lumbildoj.
  • Tri bildetoj troviĝas sub la maldekstra mezurilo. La meza bildeto havas etan kvadraton, kaj nomiĝas "Master View". Klaku ĝin. La langeto "Background objects" montriĝas.
  • Por enmeti tekston, ekzemple, klaku la grandan "T" en la maldekstra ilbreto kaj kreu tekstan areon en la prezentaĵo tirante la muson por krei taŭgan kvadraton ĉe la dezirata loko.

Se vi deziras enmeti paĝnumeron:

  • En langeto "Background objects", selektu je "Insert" -> "Fields" -> "Page Numbers".
  • Notu: ne ekzistas funkcion por enmeti la nombron da paĝoj, do se vi bezonas "Paĝo X el N", vi devos kalkuli ĝin kaj tajpi ĝin (N).

Kiam vi finis aldoni tekston, bildojn, ktp, klaku la maldekstran bildeton "Slide view" kaj la lumbilda redakta vidaĵo reaperos. Ĉiuj lumbildoj en via prezentaĵo enhavos tion, kion vi enmetis en "Background view".

5. Kiel mi presigu du lumbildojn el OpenOffice.org, unu super la alia?

Faru laŭpaŝe:

  1. Klaku la butoneton "Handout view" (la kvaran butoneton ĉe la dekstra supra rando).
  2. Certigu ke la prezenta ilbreto estas malfermita: selektu el la tirmenuoj je "View" -> "Toolbars" -> "Presentation".
  3. Klaku je "Modify Slide Layout" en tiu ilbreto kaj elektu la bildon kun du lumbildoj flank-al-flanke, kaj klaku je "OK".
  4. Notu: uzu modon "Background" por flugfolioj.
  5. Selektu menue "Format" -> "Page" kaj marku je "Portrait" en la sekcio "Paper Format", kaj klaku je "OK".
  6. Tiru la lumbildojn por ke ili estu unu super la alia.
  7. Klaku la supran lumbildon por selekti ĝin; selektu je "Format" -> "Position and size"; klaku la butonon "Match" por regrandigi proporcie; tajpu "14.35cm" por la larĝo (width) kaj klaku je "OK".
  8. Ripetu por la suba lumbildo.
  9. Tiru la lumbildojn por ĝisrandigi ilin ĝis la supra kaj malsupra marĝenaj linioj.
  10. Premu [Shift] kaj klaku por selekti ambaŭ lumbildojn; dekstre klaku por aperigi la kuntekstan menuon kaj selektu je "Alignment" -> "Center" (ne "Centered").
  11. Dum la du lumbildoj estas selektitaj, tiru ilin por centrigi ilin dekstre-maldekstre en la paĝo.

Aliaj opcioj:

  • Uzu la liniilon por enmeti horizontalan linion inter la du lumbildojn.
  • El la tirmenuoj selektu je "Insert" -> "Fields" -> "Page Numbers" por enmeti paĝnumeron en ĉiu paĝo.
  • Notu: enmetu etikedon por ĉiu lumbildo, "Bildo 1", "Bildo 2" ktp, por eviti konfuzadon inter lumbilda numero kaj paĝnumero.
  • Movu ĝin al la malsupro de la paĝo kaj regrandigi la tiparon al ĉirkaŭ 10 (estas pli facile movi ĝin dum la tiparo estas pli granda).

Por presi la flugfoliojn:

  1. Selektu menue "File" -> "Print" kaj klaku la butonon "Options.."
  2. Marku je "Handouts" en la sekcio "Contents".
  3. Certe malmarku je "Drawing" se vi ne volas ankaŭ presi tutan aron da plenpaĝaj lumbildoj (po unu lumbildo en ĉiu paĝo).
  4. Klaku je "OK", kaj klaku je "OK" denove por presi.
6. Kiel mi kreu organizan diagramon per "Impress"?

Troviĝas organiza diagramo; klaku je "Samples-Presentations"; la ekzemplo nomiĝas "Orgchart.sdd".

Alia metodo krei organizan diagramon estas malfermi novan prezentaĵon: "File" -> "New".

  1. Selektu la fonon bezonatan.
  2. Ŝaltu je la "Beamer": selektu je "View" -> "Beamer".
  3. En "Explorer", klaku je "Gallery" -> "Flow charts".
  4. Tiru la diversajn formojn en vian prezentaĵon.
  5. Por enmeti tekston al la kadroj, duoble klaku kadron, en kiu vi deziras tekston. Tiam vi povas tajpi la tekston.
7. Mi havas .ppz dosieron el MS PowerPoint 97, kreita per la funkcio "Pack and Go" -> "SaveAs". Ĉu "Impress" povas malfermi ĝin?

Ne. OpenOffice.org ne subtenas dosierojn .PPZ. Por utiligi tian dosieron en OpenOffice.org:

  1. Malfermu la dosieron per MS PowerPoint 97 kaj selektu: "File" -> "SaveAs".
  2. Ĉe la malsupro de la dialogo, en la kampo "as Type", selektu je "MSPowerpoint 97 .ppt".
  3. La rezultan dosieron povas malfermi OpenOffice.org.
8. Kiel mi modifu la aranĝon de data kampo en "Impress"?

Fokusiginte la daton, klaku la daton trifoje rapide por seleki ĝin. Dekstre klaku por aperigi la kuntekstan menuon. Selektu la formaton por la dato.

9. Kiel mi kreu mian propran prezentaĵan ŝablonon?

Faru laŭpaŝe:

  1. Kreu ŝablonan lumbidon per "Impress".
  2. El la tirmenuoj selektu je "File" -> "Templates" -> "Save".
  3. Se vi bezonas novan dosierujon por konservi ŝablonojn:
    1. klaku la butonon "Organizer".
    2. En la dialogo selektu je "Commands" -> "New".
    3. Nova dosierujo aperos ĉe la dekstra flanko de la dialogo, nomita "Untitled".
    4. Nomu la novan dosierujon kaj klaku la butonon "Return".
    5. Klaku "Close".
  4. En la dialogo "Templates", ĉe la dekstra flanko videblas listo "Categories". Certigu ke via dosierujo estas selektita.
  5. En la kampo "New Template" tajpu nomon por via ŝablono.
  6. Klaku je "OK".

Kiam ajn vi kreas novan prezentaĵon, via ŝablono estos havebla.

10. Mi kreas organizan diagramon. Kiel mi egale interspacigu la kadrojn?

La regado de interspacoj de objektoj en prezentaĵo aŭ bildo nomiĝas "Distribution". Faru laŭpaŝe:

  1. Selektu almenaŭ tri bildajn objektojn.
  2. Dekstre klaku por aperigi la kuntekstan menuon.
  3. Selektu je "Distribution".
  4. En la dialogo, vi povas elekti interspacigi la objektojn aŭ vertikale aŭ horizontale.
  5. Klaku je "OK" por efektivigi la ŝanĝojn.
11. Mi havas prezentaĵon kun hela teksto sur nigra fono. Kiam mi presas ĝin, mi deziras nigran tekston sur blanka fono. Ĉu tio eblas?

Por presi nigran tekston kaj bkankan fonon, sendepende de la koloragordoj, faru laŭpaŝe:

  1. Klaku je "File" -> "Print".
  2. Klaku la butonon "Options".
  3. En la sekcio "Quality", marku je "Black And White".
  4. Klaku je OK
  5. Klaku je OK

La malavataĝo de ĉi tiu metodo estas ke objektoj estos presitaj per nuancoj de grizo.

12. Kiel mi presu la notojn kun la lumbildoj en la sama paĝo per "Impress"? Mi selektis por presi kaj bildon kaj notojn, sed OpenOffice.org presis unue la lumbildojn kaj poste la notojn sur alia paĝo.

Necesas agordi la opciojn por presado.

  1. El la tirmenuoj selektu je "Tools" -> "Options".
  2. En la dialogo, selektu je "Presentations" -> "Print".
  3. En la sekcio "Contents", marku je "Notes" por ŝalti notopresadon; malmarku "Drawing" por eviti presi kaj lumbildon kaj notojn sur apartaj paĝoj.

Ĉi tiu dialogo ankaŭ havas opciojn por presi skemon ("Outline") aŭ flugfolion ("Handout").

13. Mi nombras miajn lumbildojn, sed mi ne deziras ke la paĝnumero estu videbla en la unua lumbildo, ĉar ĝi estas titola lumbildo. Ĉu tio eblas?

Eblas kaŝi la enhavon de lumbildo laŭ la jena metodo:

  1. Movu la kursoron super la noma langeto de la ŝanĝota lumbildo (la unua en ĉi tiu kazo).
  2. Dekstre klaku por aperigi la kuntekstan menuon kaj selektu je "Modify slide".
  3. En la dialogo, malmarku je "Objects on Background" en la sekcio "Display".

Ne eblas ŝanĝi la paĝnumeran kampon, do la dua lumbildo ĉiam estos "2". Oni ne povas rekomenci je "1", ekzemple.

14. Mi volas havi kaj horizontalajn kaj vertikalajn lumbildojn en la prezentaĵo. Ĉu tio eblas?

Laŭ ni scio, tio ne eblas per "Impress". Tamen ja eblas per "Writer" (legu je Kiel mi enmetu horizontalformatan paĝon en mian (vertikalan) dokumenton?).

15. Mi provas eksporti prezentaĵon al HTML. Okazas eraro "Nonexistent object. Nonexistent file." Kio okazis?

Tiu mesaĝo estas komuna kaj ĝi povas indiki diversajn problemojn. Bonvolu legi la tutan liston sube, por decidi ĉu vi havas iun el ĉi tiuj problemoj:

  • Eksporti al HTML bezonas permeson skribi novan dosieron en la dosierujon elektitan. Plue, eksporti al HTML emas krei multajn dosierojn. Oni rekomendas krei novan dosierujon por viaj eligaj dosieroj.
  • Ne sufiĉas la spaco sur la disko, sur kiu vi celas konservi la eligaĵon.
  • Problemo pri dosiernomo: povas okazi ĉar vi tajpis spaceton en la nomo de la dosiero. Dum eksportado, OpenOffice.org supozas ke la unua parto de la nomo estas la nomo de dosierujo, kaj la resto estas la nomo de dosiero. Do, ne uzu spacetojn aŭ aliajn signojn, kiuj ne validas en nomo de dosiero. Tiuj estas %!$#:;
16. Kiel mi inkludu tekstajn efektojn en teksta kadro?

Faru laŭpaŝe:

  1. Kreu tekstan kadron kaj aldonu enhavon.
  2. Seleku "Slide Show" -> "Effects", aŭ klaku la butonon "Effects" en la ilbreto. butono por efektoj Notu: la butono por efektoj devus troviĝi ĉe la maldekstra flanko en la ĉefa ilbreto. Se ĝi ne estas videbla, klaku la dekstrenan sagon ĉe la malsupro de a ĉefa ilbreto por vidi pluajn butonojn.
  3. La jena dialogo devus aperi: dialogo por efektoj
  4. Klaku la butonon "Text Effects" butono por tekstaj efektoj.
  5. Selektu la bezonatan efekton.
  6. Klaku la butonon "Assign" butono por agordi por agordi la efekton al via teksta objekto.

Kiam vi denove prezentas viajn lumbildojn, vi devus vidi la tekston kun la selektita efekto.

Notu: jen estas alia metodo aliri la fenestron por efektoj.

  1. Selektinte la tekstan objekton, klaku malsaman objekton en via prezentaĵo.
  2. Premu [Ctrl] kaj dekstre klaku la tekstan objekton, al kiu vi volas aldoni tekstajn efektojn. Notu: La objekto devus nun esti selekita kaj havus malgrandajn kvadratojn ĉirkaŭ ĝi, anstataŭ ombra griza linio.
  3. Malpremu je [Ctrl] kaj dekstre klaku la tekstan objekton.
  4. En tiu menuo klaku je "Effects".

Skribu al La Esperantiga Skipo