OpenOffice.org Esperanto

Esperanto kaj OpenOffice.org

1. Ĉu mi bezonas specialan esperantan version de OpenOffice.org por verki en Esperanto?
Tute ne. Tute Esperanta versio ankoraŭ ne estas disponebla, sed multaj Esperantistoj jam uzas la programaron OpenOffice.org por verki en Esperanto. OpenOffice.org estas havebla en multaj aliaj lingvoj. Elektu la lingvan version de OpenOffice.org kiu plej konvenas por vi.
2. Kiel akiri OpenOffice.org en Esperanto aŭ alia lingvo krom la angla?

Nia paĝo pri kiel elŝuti havas ligon al la paĝo pri eldonoj de OpenOffice.org. Tiu listigas la (ĉirkaŭ 30) lingvojn en kiu OpenOffice.org estas jam havebla. Novaj asimilaĵoj (tradukaĵoj) konstante aperas.

Por (anglalingva) informo pri la Lokaĵara Projekto vidu asimilaĵojn.

3. Kio estos la diferenco inter la Esperanta versio kaj aliaj?
En la Esperanta versio ĉiuj menuoj, mesaĝoj ktp. aperas en la esperanta lingvo.
4. Kiel oni utiligu la unikodajn signojn en esperanta teksto?

Nuntempe (2009) plejmultaj mastrumaj sistemoj uzas unikodajn signojn defaŭlte.

Por Microsoft Windows ekzistas kelkaj senpagaj rimedoj por tajpi en Esperanto, ekzemple:

Ankaŭ ekzistas diversaj proprietaj programoj por agordi klavojn.

5. Kiuj tiparoj enhavas la signojn bezonatajn por esperanta teksto?
Multaj tiparoj jam havas la esperantajn ĉapelitajn literojn, ekzemple Arial, Avante Garde Gothic, FreeSans, Helvetica, Lucida Sans Unicode, Nimbus Sans L, Tahoma, Times New Roman, Verdana, kaj multaj aliaj. Legu la informon pri Unikodaj tiparoj.
6. Kiel oni uzu je OpenOffice.org por fari retpaĝon en Esperanto?

Tajpu tekston per OpenOffice.org Writer (Verkilo) kaj elektu menueron "File" (Dosiero) -> "Save as..." (Konservi kiel...") kaj elektu la dosiertipon "HTML" el la listo. Se vi deziras ke ĝi estu XHTML, necesas ŝanĝi ĝin, ekzemple per "Tidy" aŭ mane, por minuskligi la elementnomojn ktp. Ankaŭ aranĝu la atributojn "lang" por montri ke la teksto estas en Esperanto (aŭ alia lingvo).

7. Kiel oni kontrolu la literumadon de esperanta teksto?

Versio 3 de OpenOffice.org utiligas la programon Hunspell por kontroli literumadon. Iru al "Tools" (Iloj), "Options" (Ebloj), "Language Settings" (Lingvaj agordoj), "Writing Aids" (Helpiloj) por rigardi la eblojn.

8. Kio estas Unikodo?
Unikodo estas internacia normo por signokodaro, per kiu eblas prezenti ĉiun signon de preskaŭ ĉiuj lingvoj en la mondo. Legu ĉi tion pri Unikodo kaj Esperanto.
9. En la dialogaj kadroj de OpenOffice.org, mi tajpas esperantajn ĉapelitajn literojn sed ili ne aperas. Kion mi faru?
El la tirmenuoj elektu je "Tools" -> "Options" -> "OpenOffice.org" -> "Accessibility" (en versio 3 ĝi troviĝas sub listero "View"). kaj certigu ke "Use system font for user interface" estas markita. Tiam iru al viaj preferoj por la mastruma sistemo kaj elektu por via labortablo tiparojn, kiuj enhavas la ĉapelitajn literojn. Poste, kiam vi tajpas en dialogaj kadroj, la ĉapelitaj literoj aperos.
10. Kiel mi povas tajpi esperantajn ĉapelitajn literojn per speciala stirklavo en Linukso?

Ek de 2009 en Linukso por tajpi la ĉapelitajn literojn estas eĉ pli konvene ol antaŭe. Oni povas simple aldoni la klavojn por la ĉapelitaj literoj al sia kutima aranĝo. Jen agordaj metodoj por Gnome kaj KDE.

En Gnome, elektu menuerojn "System" ("Sistemo"), "Preferences" ("Agordaĵoj"), kaj "Keyboard" ("Klavaro"). Tiam elektu la langeton "Layouts" ("Aranĝoj") kaj la celatan aranĝon, ekzemple "USA" ("Usono"). Alklaku la butonon "Layout Options" (Fasonaj agordoj) kaj la listeron "Adding Esperanto circumflexes (supersigno)" ("Aldonado de Esperantaj supersignoj"). Elektu iun el la tri ebloj, ekzemple "To the corresponding key in a Qwerty keyboard" ("Al la ekvivalenta klavo en klavaro Qwerty"). Tiam elektu la listeron "Key to choose 3rd level" ("Klavo por elekti 3-an nivelon") kaj marku la klavo(j)n kiu(j)n vi volas uzi kiel specialan klavon por la ĉapelitaj literoj, ekzemple "Left Win" ("Maldekstra Win"). Por fini, alklaku je "Close" (Fermi), kaj denove "Close". Eble necesas adiaŭi kaj resaluti antaŭ ol la ĉapelitaj literoj estas tajpeblaj per la elektita speciala klavo kaj la rilata literoklavo: ekzemple Maldekstra-Win + C donas je ĉ.

En KDE por aldoni la klavojn por la ĉapelitaj literoj al via kutima klavaro: Elektu menuerojn "K", "System Settings", "Regional & Language" (Regiono & Lingvo). Alklaku la grandan butonon "Keyboard Layout" (Klavararanĝo) maldekstre, kaj certigu ke la markobutono "Enable keyboard layouts" (Ebligi klavararanĝojn) estas markita. Elektu la langeton "Advanced" (Altnivelaj). Alklaku, se necese por vidigi la eblojn sub ĝi, la plus-signon apud "Adding Esperanto circumflexes (supersigno)" (Aldonado de Esperantaj supersignoj) kaj marku vian tipon de klavaro, ekzemple "To the corresponding key in Qwerty keyboard" (Al la ekvivalenta klavo en klavaro Qwerty). Alklaku la plus-signon apud "Key to choose 3rd level" se necese kaj marku via(j)n preferata(j)n speciala(j)n klavo(j)n, ekzemple "Left Win" (Maldekstra Win) kaj "Right Alt" (Dekstra Alt). Alklaku la butonon "Apply" (Apliki). Fermu la fenestron. Malfermu aplikaĵon, ekzemple OpenOffice.org, kaj tajpu en Esperanto.

Pri malnovaj sistemoj disponeblas detala informo de Bertilo Wennergren ĉe Esperanto en Linukso.

11. Kiel mi povas tajpi la ĉapelitajn literojn per mortaj klavoj en Linukso?

Por angla klavaro oni povas elekti la aranĝon "USA (Alternative international)" (Usono alternativa), aŭ "United Kingdom International (with dead keys)", anstataŭ la pli simplan aranĝon "USA". Per tiu klavaro oni povas tajpi multajn ĉapelitajn literojn el multaj lingvoj per mortaj klavoj. Por la literoj kun cirkumflekso uzu la mortan klavon ^ kaj por la literoj kun brevo uzu la mortan RAlt Shift 9 (DekstraAlt + Stir + 9) kombinaĵon. Estas iom malfacile tajpi tiun lastan: tenu je RAlt kaj Shift kaj premu je 9, tiam maltenu je Shift (por minusklo) kaj premu je u, nur tiam maltenu je RAlt.

Por elekti klavararanĝo(j)n en Gnome, elektu menuerojn "System" (Sistemo), "Preferences" (Agordaĵoj), kaj "Keyboard" (Klavaro). Tiam elektu la langeton "Layouts" (Aranĝoj). Por aldoni aranĝon elektu la plusan signon "+Add..." (+Aldoni...), langeton "By language" (Laŭ lingvo) kaj por "Language" (Lingvo) elektu listeron ekzemple "English" (Angla) kaj por "Variants" (Variaĵoj) ekzemple listeron "USA (Alternative international)".

Por agordi klavararanĝo(j)n en KDE, elektu menuerojn "K", "System Settings" (Sistema Agordo), "Regional & Language" (Regiono & Lingvo), kaj "Keyboard layout" (Klavararanĝo). Certigu ke uzo de klavararanĝoj estas enŝaltita (Ebligi klavararanĝojn), kaj serĉu taŭgan klavararanĝon en la maldekstra listo kaj marku ĝin, ekzemple "Usono us". Alklaku la verdan triangulan butonon por meti la elektitan aranĝon en la liston "Active layouts" (Aktivaj klavararanĝoj). Alklaku ĝin en tiu listo, kaj elektu la preferatan devion en la listo "Layout variant" (Aranĝa devio) kaj alklaku la butonon "OK" (Apliki).

12. Mia Linukso uzas la klavararanĝon "USA (Alternative international)". La klavo por la apostrofo (') kaj la citilo (") ne bone funkcias. Kial?

Kiam oni uzas la tiel nomatan "internacian" klavaranĝon, la klavo kiu havas tiujn du signojn sur ĝi funkcias kiel morta klavo. Tio signifas ke por enmeti apostrofon, oni devas premi ĝin dufoje (kun "Shift" por citilo).

13. Kiel mi povas tajpi esperantajn tekstojn per Mekintoŝo?
Legu la jenan informon pri la klavararanĝo “U.S. Extended”.
14. Kiel mi povas konverti esperantan tekston kiu estas en iu surogata alfabeto (ekzemple la cx-sistemo) al unikoda teksto?
Bertilo havas informan paĝon pri OpenOffice.org. En tiu paĝo (nun ne tute ĝisdata), en sekcio "Esperanto-Makrooj", li havas ligilojn al siaj makrooj por konverti inter diversaj skribsistemoj kaj unikodo. Elŝuti taŭgan pakaĵon, legu la informon pri utiligado kaj instalu en OpenOffice.org.

Skribu al La Esperantiga Skipo