-
1. Kiel vidigi enmetitan EPS-dosieron
(Encapsulated PostScript*) en mia bildo?
-
En la menua breto elektu: Enmeti > Bildo
La GUI* montras fenestron kun dosiernomo, sufikso kaj dato.
-
2. Mi faras organigramon. Kiel mi aranĝu
samajn distancojn inter la kampoj?
-
La mastrumado de la pozicio de objektoj en prezentaĵo aŭ bildo
nomiĝas “Ĝisrandigo”. La sekvantaj paŝoj metos la kampojn je egalaj
distancoj:
- Elektu tri aŭ pli da bildoj.
- Premu la dekstran musbutonon por aperigi la kuntekstan menuon.
- Elektu “Ĝisrandigo”.
- En la aperinta menuo vi povas elekti vertikalan aŭ horizontalan
ĝisrandigon.
-
3. Kiel eltondi parton de mia bildo?
-
Atentu: la bildo jam estu enmetita en la Desegnilo-dokumenton
- Per la maldekstra musbutono alklaku la bildon por elekti ĝin.
Tuj sub la funkcia breto aperos la objekta breto.
- Premu la plej dekstran butonon de tiu breto por aperigi la
“Eltondi”-menuon.
- Enmetu la precizajn dimensiojn de la eltondota rektangulo.
- Premu la butonon “BONE” por fermi la fenestron.
- Fine unuope klaku per la maldekstra musbutono por malelekti la
bildon.
-
4. Mi havas dosieron enhavantan bildojn,
sed montriĝas nur simboloj anstataŭ bildoj. Kio okazas?
-
En la menua breto elektu la menuon Kromaĵoj > Opcioj >
"Desegno". Kontrolu ĉu la opcio “Bildolokokupiloj” en la kampo
“Aranĝo” ne estas aktivigita. Por vidigi la bildojn, ĝi estu ne
markita.
-
5. Mi havas bildon en JPEG-formato, kies
koloron mi volas ŝanĝi antaŭ ol uzi ĝin en OpenOffice.org-dosiero.
Kiel mi ŝanĝu la kolorojn?
-
Malferminte JPEG-dosieron en OpenOffice.org vi vidas la objektan
breton (ĝi estas la breto tuj sub la funkcia breto).[?F?] Nun faru
ĉi tiele:
- En la funkcia breto elektu: Kromaĵoj > Gutigilo. Aperas nova
fenestro [?K? flosanta/ glitanta/ flosa/ glita/ Menuo/ glitmenuo/
flosmenuo/ Dialogujo [?F?] “Gutigilo”.
- En la fenestreto [?Same?] Gutigilo: premu la plej maldekstran
supran butonon (Gutigilo)
- Regulu la toleron. Tiu indikas kiom la koloroj povas diferenci.
Provu unue 10 procentan toleron. Eble vi plialtigu la toleron antaŭ
la ŝanĝo. 30 procenta tolero plejofte donas bonan rezulton. Vi
povas plialtigi la toleron ĝis 99%, sed tiam la ŝanĝota areo
verŝajne estos pli granda ol la dezirata.
- En la bildo per la muso indiku la originalan ŝanĝendan koloron.
La koloro aŭtomate aperos en la menuo[?] "Gutigilo".
- En la listo “Anstataŭigi per ...”* elektu la novan koloron, al
kiu vi volas ŝanĝi.
- Premu la butonon “Anstataŭigi”* por konfirmi vian elekton. Se
nenio videbla okazas, plialtigu la toleron.
- Por anstataŭigi plurajn originalajn kolorojn, elektu pluan
kolorkampon je la maldekstra flanko de la “Gutigilo”-menuo[?].
Ripetu la paŝojn 2 ĝis 5. Konfirmu fine viajn elektojn premante la
butonon “Anstataŭigi”*.
-
6. Kiel enmeti ekranan bildon aŭ alian
bildon en mian Desegnilo-dokumenton*?
-
Ĉiu dosiero en GIF- aŭ JPEG-formato povas esti enmetata en
Desegnilo-dokumenton. En la menua breto elektu Intermeti >
Bildo[Grafiko?]. Iru al la dosierujo, en kiu troviĝas la GIF- aŭ
JPEG-dosieroj. Elektu la deziratan dosieron kaj premu la butonon
“Malfermi” por intermeti ĝin.
-
7. Mi volas ŝanĝi la dimensiojn de bildo
enmetita en Desegnilo-dokumento. Kiel mi faru tion?
-
Por ŝanĝi la dimensiojn de bildo vi faru ĉi tiele:
- Per la maldekstra musbutono unuope alkalku la bildon por elekti
ĝin.
- En la menua breto elektu la menuon: Aranĝo > “Pozicio kaj
grando”
- Elektu “Grando”.
- Enigu la deziratajn dimensiojn kaj premu la butonon “BONE”.
aŭ
- Per la maldekstra musbutono unuope alklaku la bildon por elekti
ĝin. Malgrandaj kvadratoj aperos ĉirkaŭ la bildo.
- Trenu unu el la kvadratoj por ŝanĝi la dimensiojn de la bildo.
Por proporcie ŝanĝi la dimensiojn de bildo vi faru ĉi tiele:
- Per la maldekstra musbutono unuope alklaku la bildon por elekti
ĝin.
- Elektu la menuon Aranĝo > Pozicio kaj grando.
- Elektu “Grando”
- Enigu la deziratajn dimensiojn.
- Aktivigu [x] “Sinkronigi*” kaj premu la butonon “BONE”.
aŭ
- Per la maldekstra musbutono unuope alklaku la bildon por elekti
ĝin. Malgrandaj verdaj kvadratoj aperos ĉirkaŭ la bildo.
- Tenu la usklan* klavon premata.
- Trenu unu el la anguloj de la bildo por proporcie ŝanĝi la
dimensiojn de la bildo.
-
8. Kiel konservi Desegnilo-dokumenton en
normala bilda formato?
-
La .sdx-formato uzata de Desegnilo estas formato dosiera, ne bilda.
Por konservi Desegnilo-dokumenton en bilda formato faru ĉi tion:
- En la menua breto elektu: Dosiero > Eksporti
- Elektu la bildan formaton en la 'Dosiertipa' *fallisto.
- Premu la butonon “Konservi”.
-
9. Mi volas fari KD-koverton, sed ne povas
turni la tekston por legebligi ĝin ĉe la flanko de la KD-a skatolo.
Kiel turni la tekston?
-
Faru ĉi tiele:
- Premu la butonon “Teksto” en la ilobreto (la breto ĉe la
maldekstro).
- Trenu tekstkampon al la dezirata grando kaj enmetu la tekston.
- Per la maldekstra musbutono klaku ekster la tekstkampo por fini
la enmeton de teksto.
- Per la maldekstra musbutono unuope alklaku la tekston por
denove elekti la tekstkampon.
- Per la dekstra musbutono unuope alklaku la elektitan
tekstkampon por aperigi la kuntekstan menuon.
- Elektu “Pozicio kaj grando” en la kunteksta menuo.
- En la kampo “Turni”* vi elektu la deziratan turnpunkton
[pivotpunkton?] kaj la deziratan turnangulon.
- Premu la butonon “BONE”.
-
10. Kiel ŝanĝi la originon de la bildaj
koordinatoj?
-
Faru ĉi tiele:
- Trenu la butonon troviĝantan sur la intersekco de la
horizontala kaj vertikala liniiloj en la desegnokampon..
- Aperas krucantaj streklinioj .
- Trenu la krucon ĝis la punkto, kiun vi deziras uzi kiel novan
originon, kaj malpremu la musbutonon.
-
11. Mi bezonas fonan kradon kiel gvidilon
ĉe desegnado. Ĉu tio disponeblas ĉe OpenOffice.org?
-
Jes. Se la krado ne jam videblas, sufiĉas per la dekstra musbutono
alklaki la dokumenton kaj en la aperinta kunteksta menuo elekti
Krado > Videbla Krado.
-
12. Mi provas presi Desegnilo-dokumenton,
sed la koloroj presitaj de mia presilo ne egalas la kolorojn
aperantajn sur mia ekrano. Kiel mi povas prilabori la kolorojn per la
CMFN-kolorsistemo?
-
Modernaj kolorpresiloj uzas miksaĵon (esprimitan per procentoj) de 4
inkoj (eĉ 6 en la plej novaj presiloj) por presi la kolorojn, kiujn
niaj okuloj normale kapablas vidi. Por alĝustigi la precizan uzon (en
procentoj) de inko en Desegnilo faru ĉi tiele:
- Per la maldekstra musbutono unuope alklaku la objekton, kies
koloron vi volas ŝanĝi. Tiele vi elektas la objekton.
- Unuope alklaku ĝin per la dekstra musbutono kaj elektu
“Areo...” en la kunteksta menuo.
- En la aperanta ŝprucfenestro elektu la kampon “Koloroj”.
- En la “Kolorsistemo”-fallisto elektu CMFN
- Ŝanĝu la procentajn CMFN-valorojn en la subaj kampoj.
- Premu la butonon “BONE”. La programo demandos, ĉu vi volas
ŝanĝi ekzistantan koloron aŭ ĉu vi volas aldoni novan koloron al la
kolorpaletro. Konfirmu vian elekton.
Alia maniero konsistas el la uzo aŭ la ŝanĝo de jam ekzistanta
CMFN-paletro.
- Ripetu la paŝojn 1, 2 kaj 3.
- Premu la butonon “Ŝargi kolorliston”*.
- Elektu la dosieron “cmyk.soc”* kaj premu la butonon “Malfermu”
(vojprefikso: [instaldosierujo]/user/config/). **
- Fermu la fenestron premante la butonon “BONE”
-
13. Mi volas desegni interretstandardon*.
Kiel mi faru tion per “Websafe”*-kolorpaletro?
-
Vi povas ŝanĝi la normalan kolorpaletron de OpenOffice.org en
paletron, kies koloroj difiniĝas per deksesumaj valoroj aŭ interretaj
koloroj, per la sekvaj paŝoj:
- Desegnu objekton en la dokumenton.
- Elektu la objekton alklakante ĝin unuope per la maldekstra
musbutono.
- Per la dekstra musbutono alklaku la objekton por aperigi la
kuntekstan menuon.
- Elektu “Areo...”.
- En la aperanta fenestro elektu la kampon “Koloroj”.
- Premu la butonon “Ŝargu kolorliston”*.
- Elektu la dosieron “html.soc” kaj premu la butonon “BONE”
(vojprefikso: [instaldosierujo]/user/config/) **
-
14. Kiam mi presas Desegnilo-dokumenton la
supraj kaj malsupraj bildoj estas ne bone presataj. Kiel mi solvu
tiun problemon?
-
Verŝajne vi alĝustigis la paĝomarĝenojn de la Desegnilo-dokumento tro
proksimaj al aŭ ekster la limoj de la areo pripresebla per la
presilo. Por solvi la problemon faru tion ĉi:
- Kontrolu la manlibron de via presilo por trovi la grandon de
ĝia pripresebla areo.
- En la menua breto elektu Aranĝo > Paĝo...
- En la kampo “Paĝo” de la koncerna fenestro vi ŝanĝu la valorojn
de la supraj kaj malsupraj marĝenoj en la valorojn trovitajn en la
manlibro de via presilo. Se vi ne trovis tiujn valorojn en la
manlibro, aŭ se ili ne troviĝas en ĝi, provu unue valorojn de 2,5
cm aŭ pli. Tiuj valoroj taŭgas por plej multaj presiloj
- Premu la butonon “BONE”
Nun vi povas ŝanĝi vian bildon sen zorgoj pri la transiro de la
limoj de la preskapablo de via presilo.