La respondoj ĉi tie ĉefe rilatas al versio 1.1.x.
- 1. Kiel mi malfermu tab-disigitan dosieron en "Calc"? Kion pri aliaj disigiloj?
Unue, se la dosiero ne estas nomita per finaĵo ".csv", renomu ĝin tiel.
- Malfermu je "Calc". El la tirmenuoj, selektu je "File" -> "Open"
- Foluimu al la teksta dosiero kaj selektu ĝin.
- Selektu la dosier-tipon "Text CSV". (Tiu tipo troviĝas kun aliaj tipoj por kalkultabeloj).
- Klaku je "Open".
- En la dialogo kiu malfermas, selektu el "Separator options".
Tiuj estas la signoj aŭ metodoj uzataj en la dosiero por disigi la kampojn. Vi devas
selekti la saman metodon kiel tiu, kiu estas uzita en la dosiero importota.
Kiam vi selekas la tipon de disigilo, "Calc" montras la aspekton de la enhavo
en la sekcio "Fields" (kampoj). Se la datumoj disiĝas ĝuste,
vi selektis la ĝustan disigilon. Se ne, alia disigilo estas bezonata.
Kiam la datumoj disiĝas bone, klaku je "OK".
Notu:
- La disigaj signoj estos videblaj, se vi malfermas la tekstan dosieron
per "Writer" kaj videbligas la kaŝitajn signojn.
- Se vi bezonas pluan informon, klaku la Help-butonon en la dialogo
en paŝo 5 (supre).
- 2. En ĉelo, kiu antaŭe tenis datumon, mi vidas je "###".
Kiel mi povas denove vidi mian datumon?
-
Kiam la enhavo estas tro granda por ĝia ĉelo, "Calc" mallongigas ĝin
al la larĝo kaj alto de la ĉelo. La resto de la enhavo estas kaŝita.
Se la enhavo estas numero, ĝi aspektas kiel "###";
se la enhavo estas teksto, malgranda ruĝa triangulo aperas ĉe la dekstra
flanko de la ĉelo, por signali ke la ĉelo superfluas.
En la titola vico, en la sama kolumno kiel la problema ĉelo,
duoble klaku la dekstran eĝon de la ĉelo por plilarĝigi la ĉelon,
aŭ mustiru la eĝon por streĉi la ĉelon.
- 3. Kiel mi fluigu tekston en ĉelo de kalkultabelo?
-
Por fluigi tekston en ĉelo, aŭ en kunfandita grupo de ĉeloj:
- Selektu ĉelon aŭ grupon de ĉeloj.
- Dekstre klaku la selektitan areon kaj selektu je "Format cells...",
aŭ en la tirmenuoj selektu je "Format" -> "Cells...".
- Klaku la langeton "Alignment".
- Sub la sekcio pri atributoj, marku je "Automatic line break".
- Klaku je "OK".
Nun la enhavo de la ĉelo estas aranĝita en la ĉelo.
- 4. Kiel mi selektu vicon (aŭ vicojn) en kalkultabelo por ripeti
en ĉiu presita paĝo?
-
Faru laŭŝtupe:
- El la tirmenuoj selektu je "Format" -> "Print Ranges" -> "Edit".
- Ŝanĝu je "Rows to repeat" de "none" al "user defined"
- La vicorango estas atribuebla per du metodoj:
- aŭ tajpu la viconumeron, ekzemple "$4",
aŭ tajpu vicorangon, ekzemple "$4:$6"
- aŭ klaku la bildeton ĉe la dekstra flanko de la eniga kampo "Rows to repeat",
kaj selektu ĉelon en la bezonata vico de la kalkultabelo. Por selekti plurajn vicojn
tiru la muson trans rango da ĉeloj.
- Klaku je "OK".
La atribuitaj vicoj aperos en ĉiu paĝo de presaĵo. Vi ne vidos ŝanĝon sur la ekrano,
nur sur la presitaĵo. Por vidi antaŭe kiel la presaĵo aspektos, selektu
"File" -> "Print Preview".
Por plua informo selektu je "Help" -> "Contents" -> "Index"
kaj poste tajpu je "print ranges". Duoble klaku listeron por vidi la tiurilatan helpon.
- 5. Kiel mi ĉesigu la aŭtomatan majuskligon de la unua litero en ĉiu ĉelo en "Calc"?
- El la tirmenuoj, selektu je: "Tools" -> "Autocorrect...".
Selektu la langeton "Options". Malselektu la markobutonon apud
"Capitalize the first letter of every sentence".
Klaku je "OK".
- 6. Kiel mi vidu la vicajn kaj kolumnajn titolojn
dum mi rulumas tra tabelo pli granda ol la ekrano?
-
Estas du metodoj:
Metodo 1 (ĉe unuopa vico aŭ kolumna titolo) estas fiksi la titolon.
- Klaku la ĉelon ĵus sub kaj dekstre de la vico kaj kolumno
kiuj enhavos la titolon.
- El la tirmenuoj selektu je "Window" -> "Freeze". Ekzemple,
en tabelo kun unuopa vica kaj unuopa kolumna titoloj, selektu ĉelon B2.
Fiksiĝos la pozicio de la ĉeloj super la selektita ĉelo, kaj tiuj maldekstre de
la selektita ĉelo.
Metodo 2 (ĉe pluraj vicaj aŭ kolumnaj titoloj) estas spliti la tabelon.
- Klaku la ĉelon ĵus sub kaj dekstre de la vico kaj kolumno
kiuj enhavu la titolojn.
- El la tirmenuoj selektu je "Window" -> "Split". La tabela fenestro
disiĝos. La rezulto estas malsama al la rezulto de Metodo 1 ĉar
vi povas rulumi ĉiujn sekciojn de la splitita fenestro, por montri
la titolojn laŭ benzono.
Jen alia metodo spliti la fenestron.
- Ĉe la supro de la dekstra rulumlistelo kaj ĉe la dekstro de la
malsupra rulumlistelo, vi vidas malgrandajn nigrajn linetojn.
Kiam la muso estas super iu el tiuj linioj, la musosago ŝanĝiĝas
al tira bildeto. Tiam klaku kaj tenu la maldekstran musbutonon
por montri borderan linion en la ĉelkrado.
- Tiru la linion en la krado per la muso al la vico aŭ kolumno
kiu enhavu la titolon.
- Malpremu la musbutonon. La tabelo splitiĝos ĉe tiu bordero.
- 7. Kiel mi presu kalkultabelojn?
-
Ĝenerale la plej bona metodo presi grandajn tabelojn
estas antaŭe rigardi la aspekton de la presotaĵo, kaj poste
ŝanĝi la presajn atributojn por atingi la deziratan aspekton.
La sekvantaj mini-procedoj helpas klarigi la funkciojn por
presi kalkultabelojn.
Vidi la aspekton de la presotaĵo:
- Por la malfermita tabelo, el la tirmenuoj
selektu je "File" -> "Page Preview".
- En la fenestro kiu aperas, uzu la navigajn butonojn en la ilbreto
por rigardi la presotaĵon. Se la tabelo estas tro granda por unu paĝo,
iuj kolumnoj aperos en ekstraj paĝoj.
- Por fermi la presotaĵan fenestron, klaku la butonon "Close Preview"
en la ilbreto.
- Alĝustigu la presajn atributojn, kaj rigardu denove.
Ripetu ĝis kiam la aspekto estas taŭga.
Notu: rigardi la presotaĵon ebligas vidi la aktualajn paĝnumerojn
por la datumoj, kiujn vi deziras presi. Tio precipe utilas kiam vi intencas
presi nur parton de la tabelo, aŭ kiam kelkaj presrangoj troviĝas en
unu kalkultabela dosiero.
Aranĝi paĝon:
- En la malfermita tabelo, selektu el la tirmenuoj je "Format" -> "Page...".
- En la dialogo, selektu la langeton "Page".
- Agordu la paperan grandecon.
- Agordu la orientiĝon de la paĝo: marku aŭ "Portrait" (vertikalan)
aŭ "Landscape" (horizontalan).
- Alĝustigu la marĝenojn, se necese.
- Agordu la orientiĝon de la tabelo por ĝisrandigi la tabelon al la paĝo.
- Klaku je "OK", aŭ klaku aliajn langetojn en la kadro por aliaj opcioj.
Alĝustigi la paĝosaltojn:
- Selektu je "View" -> "Page Break Preview".
- Metu la kursoron precize sur iu el la (bluaj) paĝeĝaj linioj,
kaj tiru la eĝon por alĝustigi ilin kiel bezonataj.
- Por malŝalti tiun fenestron, selektu je "View" -> "Page Break Preview".
Notu: se ĉio aspektas griza, tio signifas ke
neniu presrango estas difinita. Se presrango estas difinita,
la presareo montras blankan fonon kun blua konturo ĉe la eĝo de la paĝo.
Griza "Page N", kie "N" estas la paĝnumero por la tabelo, aperas
en la mezo de la presareo. Se neniu presrango estas atribuita,
faru laŭ la sekvantaj procedoj.
Difini la areon presotan:
- En la tabelo selektu la areon presotan.
- El la tirmenuoj selektu je "Format" -> "Print Ranges" ->
"Add".
- Ripetu tiujn du paŝojn por ĉiu tabelo presota.
Alĝustigi la tabelon por sidi en unu paĝo:
- En la tabelo, selektu je "Format" -> "Page..."
- En la dialogo kiu aperas, selektu la langeton "Sheet".
- En la malsupra dekstra angulo de la dialogo troviĝas regilo
"Reduce/enlarge printout". Tajpu valoron, kiu laŭ via takso, ŝanĝos la
grandecon de la tabelo por ke ĝi sidu en unu paĝo.
- Klaku je "OK".
- Utiligu la funkcion "Page Preview" (vidu supre) por rigardi la aspekton.
Refaru se necese.
Alĝustigi la maksimuman nombron da paĝoj en kiuj la presotaĵo sidu:
- Selektu je "Format" -> "Page..."
- En la dialogo selektu la langeton "Sheet".
- Marku la butonon "Fit printout on number of pages" kaj
tajpu la deziratan nombron da paĝoj por la presotaĵo.
- Klaku je "OK".
- Utiligu je "Page Preview" (supre) por vidi a aspekton de la
presotaĵo. Realĝustigu se necese.
Presi nur parton de kalkultabelo (rangon da vicoj kaj kolumnoj):
- En la tabelo, selektu (ekzemple, per mustiro) la ĉelojn presotajn.
- Selektu je "Format" -> "Print Ranges".
- En la dialogo, marku je "Edit..." ĉe la maldekstra malsupro.
- Klaku je "OK".
Notu: presi ĉelrangon ankaŭ regas presa skaligado.
Se la ĉeloj ne sidas en la dezirata nombro da paĝoj,
alĝustigu la skalon per iu el la skaligadaj procedoj supre
(skaligi per procento aŭ per nombro da paĝoj permesitaj).
Difini la presan rangon:
- Selektu je "Format" -> "Print Ranges"
-> "Edit".
- En la dialogo, legu la atributon "Print range".
Probable ĝi estas "user defined" kaj montras rangon da ĉeloj.
- Alĝustigu la rangon da ĉeloj, aŭ selektu je "None" por vakigi la presan rangon.
- Klaku je "OK".
- Se mankas atributoj, uzu iun el la aliaj metodoj
por difini la rangon.
Presi tabelon meze de la papero:
- Selektu je "Format" -> "Page..."
- En la dialogo selektu la langeton "Page".
- En la sekcio "Table alignment", selektu (aŭ malselektu)
la markobutonojn "Horizontal" kaj "Vertical".
Bildo de la ĝisrandigaj atributoj troviĝos en la sama paĝo kiel tiuj atributoj.
Por plua informo:
- 8. Kiel mi faru larĝan titolan ĉelon trans pluraj kolumnoj de tabelo?
-
Faru laŭ la jenaj paŝoj:
- Selektu la plurajn ĉeloj en kiuj la titolo estas aperonta.
- El la tirmenuoj selektu je "Format" -> "Merge Cells" ->
"Define". La selektitaj ĉeloj nun fariĝas unu ĉelo.
Ofte oni volas ke la teksto en la kunfantita areo estu centra aŭ
ĝisrandigita. Por fari tion:
- Klaku la titolan ĉelon por selekti ĝin.
- El la tirmenuoj, selektu je "Format" -> "Cells".
- En la dialogo, selektu la langeton "Alignment".
- Oni povas difini kaj la horizontalan kaj la vertikalan ĝisrandigon de teksto
ĉi tie, kie aliaj alĝustigoj eblas ankaŭ. Estas pli facile difini la ĝisrandigon
klakante la ĝisrandigajn butonojn en la ilbreto super la tabelo.
- 9. Kiel mi turnu kolumnan titolon por ke ĝi sidu super mia mallarĝa kolumno?
-
Estas kelkaj metodoj. Faru laŭ la jenaj paŝoj:
- Selektu la ĉelojn kie vi volas turni la tekston.
- El la tirmenuoj selektu je "Format" -> "Cells..."
- En la dialogo, klaku la langeton "Alignment".
En la sekcio "Text Direction", provu ĉi tiujn metodojn:
- Klaku la butonon nomitan vertikale "ABCD". Tiu aranĝos la titolon
kun la unua signo ĉe la supro de la ĉelo, la dua sub ĝi, ktp, kiel
montrita sur la butono. Klaku je "OK" por vidi la rezulton.
- Alternative, tiru la malgrandan punkton en la cirklo al la malsupro de
la cirklo (aŭ tajpu je "270" en la kampo "Degrees" (gradoj). Tio turnos
la tekston en la selektita ĉelo per 270 gradoj. Klaku je "OK" por vidi la
rezulton. Eksperimentu turnante la punkton.
- 10. Kiel mi kreu en tabelo diagramon, kiu aŭtomate
ĝisdatiĝos kiam oni ŝanĝas la datumojn?
-
Faru laŭpaŝe:
- El la tirmenuoj selektu je "Tools" -> "Options".
- En la maldekstra kolumno de la dialogo, selektu je "Spreadsheet"
-> "General".
- En la sekcio "Updating", ĉe "Update links when opening",
marku je "Always".
Notu: tiu estas malloka agordo kaj ĝi afektas ĉiujn diagramojn kaj
ligitajn datumojn de tabeloj. Se tion vi ne deziras,
marku je "On request". Tiam dialogo aperos kiam dosiero kun ligoj
al kalkultabelo malfermiĝas, kie vi elektu ĉu ĝisdatigi la eron
per datumoj el la ligita tabelo.
Legu ankaŭ:
Kiel mi plilarĝigu la rangon de datumoj montritaj en mia diagramo
post kiam mi aldonas novajn datumojn al mia kalkultabelo?
- 11. Kiel mi protektu ĉelojn en kalkultabelo?
-
Ĉeloj estas protektataj laŭdefaŭlte. Se iuj ĉeloj estu ne protektataj
oni devas malŝalti tiun atributon.
- Selektu la tutan tabelon. (Rapida metodo estas klaki
la malgrandan grizan zonon super vico 1 kaj maldekstre de
kolumno A.)
- El la tirmenuoj selektu je "Format" -> "Cells".
- En la dialogo selektu la langeton "Cell Protection".
- Malmarku je "Protected" por malŝalti protektadon de ĉiuj ĉeloj.
Por selekti rangon da ĉeloj protektotaj, aŭ por selekti
neapudajn ĉelojn:
- Premu klavon [Ctrl] kaj klaku la neapudajn ĉelojn protektotajn.
- El la tirmenuoj selektu je "Format" ->
"Cells..."
- En la dialogo, selektu la langeton "Cell Protection".
- Marku je "Protect".
- Klaku je "OK".
Kiam la ĉeloj estas protektitaj, oni devas ŝalti la protektadon je
la nivelo de tabelo aŭ dokumento:
- El la tirmenuoj selektu je "Tools" ->
"Protect Document" -> "Sheet" aŭ
"Tools" -> "Protect Document" -> "Document".
- En la dialogo tajpu pasvorton, kaj denove por konfirmi ĝin.
- Klaku je "OK".
- La protektitaj ĉeloj nun ne estas modifeblaj.
- 12. Kiel mi eligu tabelon en tekstan dosieron kun disigiloj?
-
Faru laŭpaŝe:
- El la tirmenuoj selektu je "File" -> "Save As..."
- En la dialogo "File Selection" selektu el la listo de dosieraj tipoj
je "Text CSV (.csv; .txt)".
- Klaku je "Save".
- En la dialogo "Export of text files", tajpu la bezonatajn disigilojn.
La defaŭlta kampdisigilo ("Field delimiter") estas komo (,).
La tekstodisigilo ("Text delimiter")
estas la signo kiu ĉirkaŭos la tekstajn kampojn en la tabelo,
por konservi ilin kiel unu enton, kiam la tabelo estas eksportita.
- 13. Kelkaj vicoj en mia tabelo estas kaŝitaj. Kiel mi vidu ĉiujn vicojn?
-
Por montri ilin faru laŭpaŝe:
- Selektu la areon de la tabelo kie vicoj estas kaŝitaj.
Por selekti la tutan tabelon, el la tirnenuoj selektu je "Edit" -> "Select All",
aŭ premu [Ctrl]+[A] kune.
- Por malkaŝi ĉiujn vicojn, selektu je "Format" -> "Row" -> "Show".
- Simile, por malkaŝi ĉiujn kolumnojn, selektu je "Format" -> "Column"
-> "Show".
- Kiam areo estas selektita, "Show" aperas en la kunteksta menuo (per dekstra klako)
se nur kolumnoj aŭ nur vicoj estas kaŝitaj.
- 14. Kiel mi aranĝu tabelon por ke la vicoj nombriĝu aŭtomate?
-
Unu metodo estas (en ĉi tiu ekzemplo ni supozas ke vi deziras meti la nombrojn
en kolumnon A):
- En ĉelon A1 tajpu la formulon "=row(a1)" kaj premu je [Enter].
- Kun ĉelo A1 selektita, etendu la ĉelon mustirante la malsupran
dekstran angulon malsupren laŭ kolumno A
ĝis kie vi volas la finon de la nombroj.
Notu: Se vi aldonas aŭ enmetas novajn vicojn, vi devos kopii la formulon
en la novajn ĉelojn.
- 15. Kion signifas tiuj erarokodoj (Err:NNN) en kalkultabeloj?
-
Kodo |
Mesaĝo |
Klarigo |
501 |
Invalid character |
Iu signo ne validas en la kunteksto, ekzemple
"=1Eq" anstataŭ "=1E2". |
502 |
Invalid argument |
Iu argumento havas nevalidan valoron, ekzemple negativan
numeron por la radika funkcio. |
503 |
Invalid floating point operation |
Divido per 0 aŭ alia kalkulo kiu rezultas en troo
preter la difinita rango. |
504 |
Parameter list error |
Funkcia parametro havas nevalidan tipon, ekzemple tekstan anstataŭ
numeran, aŭ rangan anstataŭ ĉelan. |
505 |
Internal syntax error |
ne uzata |
506 |
Invalid semicolon |
ne uzata |
507 |
Error: Pair missing |
ne uzata |
508 |
Error: Pair missing |
Ekzemple, fina parentezo sen komenca parentezo, aŭ mankas
fina parentezo en mezo de formulo (mankanta fina parentezo aŭtomate
aldoniĝas ĉe la fino de formulo). |
509 |
Missing operator |
Mankas operatoro, ekzemple "=2(3+4)" kie "*" mankas inter
la "2" kaj la "(" |
510 |
Missing variable |
Mankas variablo. |
511 |
Missing variable |
Funkcio bezonas pliajn variablojn, ekzemple
AND() aŭ OR() sen parametroj. |
512 |
Formula overflow |
Kompililo: la suma nombro de internaj simboloj
(t.e. operatoroj, variabloj, parentezoj) superas je 512.
Interpretilo: la nombro da matricoj kreitaj de la formulo
superas je 150. (Tio inkluzivas funkciojn, kiuj ricevus tro grandan
matricon kiel parametron. |
513 |
String overflow |
Kompililo: identigilo en la formulo superas je 64 KB da signoj (255 signojn
en pli fruaj versioj).
Interpretilo: rezulto de ĉena operacio superas 64 KB da signoj (255 signojn
en pli fruaj versioj). |
514 |
Internal overflow |
Ordigaj operacioj kun tro da numeraj datumoj (maksimumo 100000)
aŭ troo de kalkula stako. |
515 |
Internal syntax error |
ne uzata |
516 |
Internal syntax error |
Matrico estas atendata en la kalkula stako, sed mankas. |
517 |
Internal syntax error |
Nekonata kodo, ekzemple nova funkcio estas uzita en malnova versio
kiu ne havas ĝin. |
518 |
Internal syntax error |
Variablo estas atendata en la kalkula stako, sed mankas. |
519 |
#VALUE |
Iu funkcio ne povis doni rezulton laŭ ĝia difino, aŭ
ĉelo menciita en formulo enhavas tekston anstataŭ numeron. |
520 |
Internal syntax error |
La kompililo kreis nekonatan kodon. |
521 |
Internal syntax error |
Mankas rezulto sur la stako. |
522 |
Circular reference |
Formulo referas rekte aŭ malrekte al si kaj la iteraciilo
ne estas markita en "Tools" -> "Options" -> "Spreadsheet"
-> "Calculate" -> "Iterative references" -> "Iterations". |
523 |
The calculation procedure does not converge |
Financa statistika funkcio maltrafis celvaloron, aŭ
iteracioj de cirkla referenco ne atingis la minimuman ŝanĝon
ene de la maksimumaj paŝoj atribuitaj. |
524 |
#REF |
Kompililo: kolumna aŭ vica nomo ne estas valida.
Interpretilo: en formulo, la vico, kolumno aŭ folio menciita ne estas trovebla. |
525 |
#NAME |
Identigilo ne estas komputebla (ekzemple mankas valida referenco,
kolumnonomo aŭ viconomo, malĝusta dekuma disigilo, aldonaĵo ne trovebla). |
526 |
Internal syntax error |
Arkaika, ne plu uzata, sed povas veni el malnovaj dokumentoj
se la rezulto estis formulo de ĉelrango. |
527 |
Internal overflow |
Interpretilo: referencoj tro enkapsuligita (ekzemple kiam ĉelo referencas
alian ĉelon). |
Notu: "###" en ĉelo ne estas eraro, sed indikas ke la kolumno estas
tro mallarĝa por montri la datumon. Por plua informo legu
2. En ĉelo, kiu antaŭe tenis datumon, mi vidas je "###".
Kiel mi povas denove vidi mian datumon?
Helpo: la klarigoj de erarokodoj troviĝas en la helpdosieroj.
- En fenestro de OpenOffice.org selektu je "Help" -> "Contents".
- Selektu la langeton "Index".
- En la kampo "Search term" tajpu je "error codes". Aperos indeksa listo kun "error codes" en ĝi.
- Selektu je "OpenOffice.org Calc". Aperos tabelo de erarokodoj kun iliaj klarigoj.
- 16. Kiel mi povas uzi ĉelojn el aliaj dosieroj de "Calc"?
-
Malfermu la fontan dosieron, selektu kaj kopiu en la tondujon
per [Ctrl]+[C] la deziratajn ĉelojn. En la cela dosiero selektu celan ĉelon
kaj el la tirmenuoj selektu je "Edit" -> "Paste Special" kaj en la dialogo
marku ekzemple "Option" -> "Link".
Pli rekta metodo estas tajpi en la celan ĉelon aŭ en la formulan kampon,
formulon de la jena speco:
"=DDE(soffice; DosierNomo; FontaFolioNomo.FontaĈeloNomo)"
Ekzemple: "=DDE(soffice;c:\miadosiero.sxi;MiaFolio.A1)"
- 17. Kiel mi ŝanĝu la ordon de folioj en mia kalkultabelo?
-
La plej simpla metodo por movi folion estas klaku la langeton de la
folio movota kaj muse tiru ĝin al ĝia nova loko inter la aliaj langetoj de
la foliaro. Ekzistas aliaj metodoj por movi aŭ kopii foliojn:
- Selektu la folion movotan.
- Sur la folia langeto dekstre klaku por aperigi la kuntekstan menuon.
Selektu "Move/Copy Sheet..." aŭ el la tirmenuoj selektu je "Edit"->
"Sheet"-> "Move/Copy..."
- En la dialogo "Move/Copy" certigu ke la markobutono "Copy"
ne estas markita. (Marku je "Copy" nur se vi deziras kopii la folion
anstataŭ movi ĝin).
- En la dialogo "Move/Copy" tajpu kien movi la folion.
Selektu malfermitan dokumenton el la fallisto "To document".
En la kampo "Insert before" tajpu la celan lokon de la folio en tiu dokumento.
- Klaku je "OK".
- 18. Kiel mi renomu folion?
-
- Selektu la folion renomotan
- Dekstre klaku la samfolian langeton por aperigi la kuntekstan menuon,
kaj selektu je "Rename Sheet...".
- Tajpu la novan nomon.
- Klaku je "OK".
- 19. Kiel enmetu variablan daton en ĉelon de kalkultabelo?
-
Enmetu funkcion laŭpaŝe:
- Selektu la ĉelon kiu enhavu la funkcion.
- El la tirmenuoj selektu je "Insert" -> "Function".
- Por la "Category" selektu je "Date&Time".
- Duoble klaku la funkcion "Today" por la aktuala dato, aŭ
la funkcion "Now" por la aktuala dato kaj horo.
- Klaku je "OK".
- 20. Kiel mi kreu liniojn aŭ borderojn ĉirkaŭ ĉeloj?
-
Krei borderon:
- Selektu la ĉelojn por kiuj bordero estas bezonata.
- El la tirmenuoj selektu je "Format" -> "Cells..." kaj klaku la
langeton "Borders".
- En la sekcio "Line Arrangement" en "Default", klaku la bildeton, kiu
plej bone montras la borderan stilon bezonatan,
- aŭ, en "User Defined", selektu uzulajn borderajn stilojn, klakante la unuopajn
liniojn montritajn, kiuj ĉirkaŭas kvar falsajn ĉelojn.
Por ŝanĝi la larĝon de bordero:
- En la sekcio "Line", en "Style", klaku la bezonatan linion por la nova bordero.
- En "Color", selektu la deziratan koloron por la nova bordero.
- 21. Kiel mi enmetu paĝnumeron de la formo "Paĝo 1 el N"
en ĉiu paĝo de kalkultabelo?
-
Oni povas enmeti paĝnumerojn en paĝokapon aŭ paĝopiedon de tabelo.
Ili estas videblaj nur en la aspekto de presotaĵo kaj en la elpresaĵo.
La paĝonumeroj ne estas videblaj en, kaj ne rilatas al, la tabeloj mem.
La paĝonumeroj reflektas la difinitajn presareojn de la foliaro.
Por enmeti paĝonumerojn, faru laŭpaŝe:
- El la tirmenuoj selektu je "Edit" ->
"Headers&Footers..."
- Selektu aŭ la langeton "Header" aŭ la langeton "Footer".
- Klaku en la areo kie la paĝonumero aperu ("Left",
"Center", or "Right") por lokigu la kursoron en la zono.
- Tajpu je "Paĝo", kaj unu spaceton.
- La uzeblaj kampoj prezentiĝas kiel vico
da bildetoj sub la maldekstra, centra kaj dekstra areoj.
Klaku la bildeton kun UNU numera signo ("#") por enmeti la
paĝnumeran kampon.
- Tajpu spaceton, "el", kaj alian spaceton.
- Klaku la bildeton kun DU numeraj signoj ("##") por enmeti la
paĝsuman kampon.
- Klaku je "OK".
Notu: La kampoj haveblaj en la paĝokapo kaj paĝopiedo
estas la solaj kiuj estas uzeblaj en tabeloj.
- 22. Granda kalkultabelo estas konvertita de alia aplikaĵo.
Kelkaj vicoj mankas! Kio okazis?
-
Tabeloj de OpenOffice.org kapablas pritraki 32000 vicojn maksimume.
Tabeloj de aliaj aplikaĵoj kiuj enhavas pli ol 32000 vicojn estos fortranĉitaj.
Sugesto: Splitu grandajn tabelojn de aliaj aplikaĵoj en malpli grandajn foliarojn,
por ke ĉiu folio havu malpli ol 32000 vicojn antaŭ konvertado.
For more information legu
What
is the maximum number of cells in an OpenOffice.org spreadsheet?
- 23. Kiom estas la maksimuma nombro da ĉeloj
en tabelo de OpenOffice.org?
-
La maksimuma nombro da vicoj en folio estas 32000.
La maksimuma nombro de kolumnoj en folio estas 256.
La maksimuma nombro da ĉeloj estas 8.192.000.
La maksimuma nombro da folioj en foliaro estas 256.
Kie tio povas malhelpi:
Granda kalkultabelo estas konvertita de alia aplikaĵo.
Kelkaj vicoj mankas! Kio okazis?
- 24. Kiel mi enmetu altan skribon aŭ malaltan skribon en tabelon?
-
Ekzistas kelkaj metodoj por modifi signojn:
- Selektu la signojn konverti al (mal)alta skribo.
(Por fari tion: premu la maldekstran musbutonon antaŭ la unua signo kaj
tiru ĝin trans la signojn konvertotajn, kaj malpremu la musbutonon.
Nun la signoj devas esti selektitaj - en kontrastaj koloroj).
- El la tirmenuoj selektu je "Format" -> "Character...",
aŭ dekstre klaku la selektitan tekston kaj selektu je "Character..."
el la kunteksta menuo.
- Klaku la langeton "Font Position".
- Klaku la radiobutonon por aŭ "Superscript"
aŭ "Subscript". Aliaj alĝustigoj ankaŭ estas elekteblaj, sed la defaŭltoj ofte taŭgas.
Por uzi tiun funkcion per la klavaro, selektu la tekston ŝanĝotan,
kaj uzu la jenajn sinsekvojn de klavoj:
- por alta skribo ("Superscript") tajpu: [CTRL] [SHIFT] [P].
- por malalta skribo ("Subscript") tajpu: [CTRL] [SHIFT] [B].
Tiuj komandoj ankaŭ efikas en la verkilo.
Notu: la alto de ĉeloj eble devos esti iom pli granda por
ke la teksto sidu en la ĉelo.
- 25. Ĉu eblas malfermi en "Calc" dosieron el "Excel",
kiu estas protektita per pasvorto?
-
Ne eblas rekte fari tion. Tian dosieron vi povas malfermi
nur se iu forigas la pasvorton en la originala aplikaĵo.
- 26. Kiel mi ŝanĝu la dekuman signon por nombroj?
-
Multaj lokaloj, ekzemple franca kaj itala, uzas por dekuma
signo komon anstataŭ punkton. Por ŝanĝi tion:
- El la tirmenuoj selektu: "Tools" -> "Options" ->
"Language settings" -> "Language".
- Ŝanĝu la "Locale setting" al "English" se vi volas punkton, aŭ
al "French", ekzemple, se vi volas komon.
- 27. Mi volas selekti du ĉelojn kiuj ne estas apudaj,
sed premi [Ctrl] ŝajne ne efikas. Kiel mi povas selekti ilin?
-
Kiam vi klakas en ĉelo, ĝi estas enfokusigita, ne selektita.
Por selekti unu ĉelon, premu [Shift] kaj klaku en la ĉelo.
Selektinte unu ĉelon, vi povas selekti plurajn neapudajn ĉelojn:
premu [Ctrl] dum vi selektas aliajn ĉelojn.
- 28. Kiel mi povas krei miajn proprajn
ordigajn listojn?
-
Foje utilas ordigaj listoj por regi la ordon de la datumoj,
precipe se la datumoj ordiĝu laŭ ordo kiu ne estas alfabeta
aŭ numera. Ekzemploj estas tagoj de la semajno, monatoj
de la jaro, branĉoj de kompanio. Oni povas ankaŭ utiligi ordigajn listojn
por plenigi ĉelojn.
Por aŭtomate plenigi ĉelojn per datumoj el ordiga listo:
- En vaka ĉelo tajpu unu listeron, ekzemple monatonomon, kaj klaku [Enter].
- Refokusigu la ĉelon (aŭ klaku en la ĉelo, aŭ tajpu [Shift]+[Tab])
- Muse tiru la nigran kvadraton ĉe la suba dekstra
angulo de la ĉelo trans la apudaj ĉeloj en la sama vico aŭ kolumno.
- La aliaj eroj en la listo, ekzemple aliaj monatoj, rilata al la tajpita
vorto aŭtomate sinsekve plenigos la selektitajn ĉelojn.
Por krei vian propran ordigan liston:
- El la tirmenuoj selektu je "Tools" -> "Options" ->
"Spreadsheet" -> "Sort Lists".
- En la dialogo selektu je "New".
- Sub "Entries", tajpu novan liston, po unu ero en ĉiu linio,
laŭ via preferata ordo.
- Fininte, klaku "Add".
- Por legi plu pri ordigaj listoj, klaku la butonon "Help", malsupre en la dialogo
"Options - Spreadsheet - Sort Lists".
- 29. Ĉu estas metodo enigi tekstan dosieron kun
disigiloj (*.csv) en dosieron de "Calc"?
-
Tekstajn dosierojn oni ne povas enmeti en kalkultabelon,
ĉar necesas tabelo aŭ rango difinita por tiu funkcio de OOo.
Anstataŭe uzu por teksta dosiero la importan funkcion. Por plua informo,
referu al
Kiel mi malfermu tab-disigitan dosieron en "Calc"? Kion pri aliaj disigiloj?
Oni povas enmeti eksterajn datumojn en formato, kiu inkludas tabelon aŭ rangon,
ekzemple retpaĝoj kaj kalkultabeloj, en foliaron de "Calc":
- Malfermu novan folion kaj, el la tirmenuoj, selektu
je "Insert" -> "External Data..."
- En la dialogo "External Data" klaku la radiobutonon [...].
Tiu aperigas alian dialogon nomitan "Insert".
-
- Foliumu al la dosiero, kaj klaku ĝin,
por ke ĝia nomo aperu en la kampo "File name".
- En la kampo "File type", selektu la dosieran formaton kiu kongruas
kun tiu de la dosiero kiu enhavas tabelon.
- Klaku je "Insert". La dialogo "External Data" revenas.
- En la sekcio "Available Tables/Ranges" de la dialogo
"External Data", aperas listo de tabeloj kaj rangoj. Klaku rangon
por selekti ĝin.
- Klaku je "OK" por importi la datumojn en la folion de "Calc".
Ankaŭ ekzistas ĝisdatiga funkcio. Klaku la butonon "Help" por
legi informon pri ĝi, kaj eksperimenti per ĝi por lerni plu.
- 30. Kiel mi ĉirkaŭfluigu tekston en ĉelo?
-
Por ĉirkaŭfluigi tekston en ĉelo, aŭ grupo da ĉeloj:
- Selektu ĉelon aŭ grupon da ĉeloj.
- Dekstre klaku la selektitan areon kaj selektu je "Format cells...",
aŭ en la tirmenuoj selektu je "Format" -> "Cells..."
- Klaku la langeton "Alignment".
- En la sekcio "Properties" marku je "Automatic line break".
- Klaku je "OK".
- 31. Se la teksto de ĉelo estas centrigita, kaj la
teksto estas pli larĝa ol la ĉelo, ĝi aŭtomate maldekstre ĝisrandiĝas.
Ĉu mi povas ŝanĝi tiun konduton?
-
Tiu estas konata cimo en "Calc".
(Legu pri la problemo #1171).
Ĝi estas riparita en versio OOo1.9m26 kaj ankaŭ en OpenOffice.org 2.0.
Por akiri la plej lastan versiojn de OOo, vizitu paĝon
Download Central.
Ekzistas metodo eviti la problemon:
- Kunfandu la ĉelon kun apudaj ĉeloj: selektu la ĉelojn kunfandotajn;
el la tirmenuoj selektu je "Format" -> "Merge Cells..." -> "Define".
- Centrigu la datumojn en la kunfandita ĉelo: klaku la butonon
"Align Center Horizontally" en la ilbreto, aŭ uzu la tirmenuojn por
selekti "Format" -> "Cell", klaku la langeton "Alignment"
kaj en la sekcio "Text alignment"
el la menuo "Horizontal" selektu je "Center".
- 32. En MS Excel oni povas centrigi tekston kaj ĝi fluos
kaj dekstren kaj maldekstren, se la apudaj ĉeloj estas vakaj. Kiel oni povas
fari tion en "Calc"?
-
En "Calc" la teksto povas flui dekstren trans vakaj ĉeloj. Tamen
teksto ne povas flui maldekstren ankoraŭ en "Calc".
- 33. Kiel oni uzu stilojn kaj tekstaranĝadon?
-
La dokumentada projekto provizis la jenan dokumenton
Kiel aranĝi kalkultabelon.
- 34. Ĉu mi povas uzi tabelon kun pli ol 32000 vicoj?
-
En versio 1.1.x de "Calc" la maksimuma nombro da vicoj estas 32,000.
La vicolimigo
estas konata, kaj ĝi estas multe malpli ol la limigo en MS Excel,
kiu estas 65536 vicoj.
Oni ŝanĝis tion en evoluiga versio 1.9.x kaj la pli granda limigo estas
en versio 2.0.
Se la 32000 limigo estas grava problemo por via aplikaĵo,
konsideru la eblecojn. Kiam oni trafas la vicolimigon, tio estas simptomo
ke la tabela plano povus esti pli bona:
- Rearanĝu la vicojn. Splitu la datumojn en plurajn dosierojn
aŭ plurajn foliojn en unu dosiero.
- Uzu veran datumbazon. Kalkultabelo ne estas la plej bona ilo
por grandega datumaro. Plejofte tion oni celas per tia grandega nombro
da vicoj en unu folio.
- 35. Mia formulo en tabelo el MS Excel ne funkcias!
-
La kaŭzoj estas variaj. La plej ofta kaŭzo estas ke OOo uzas
punktokomojn (;) inter argumentoj, dum MS Excel uzas komojn (,).
- 36. Kial alc"rifuzas malfermi mian tekstan dosieron?
-
En "Calc" oni devas importi teksan dosieron en formato ".csv" aŭ ".txt".
Alieokaze OOo malfermos la dosieron per "Writer":
- Renomu la dosieron por ke ĝi havas la tipon ".csv".
- Selektu el la tirmenuoj je "File" -> "Open", kaj por "File type"
selektu je "Text CSV". Tiu estas sufiĉe for en la listo, do oni facile povas
maltrafi ĝin. Ĝi troviĝas kun la aliaj kalkutabelaj dosieraj tipoj.
Por plua informo:
- 37. Kial aldoni signojn post ĉelenhavo?
-
Se vi havas indeksajn numerojn, ekzemple "DCP_5509" en kolumno B
kaj vi volas aldoni sufikson, ekzemple "myparty.jpg" post tiu ekzistanta datumo,
tajpu la funkcion =CONCATENATE(B1;"myparty.jpg") en novan ĉelon,
kiu montros la indeksan numeron el ĉelo B1 kun la nova
sufikso. Tiam, apliku tiun funkcion al la resto de la ĉeloj en la nova
kolumno. Kopiu la unuan ĉelon en la nova kolumno, tiam algluu
ĝin en la restantajn ĉelojn en tiu kolumno. Nun la nova kolumno
montras "DCP_5509myparty.jpg" kaj simile.
Notu: Modifu la kunkcion al =CONCATENATE("myparty.jpg";B1)
por aldoni la exktrajn signojn kiel prefikson al la ekzistanta datumo
en ĉelo B1.
- 38. Kiel oni vidigas notojn en ĉeloj?
-
Por krei noton por ĉelo, selektu je "Insert" -> "Note". Oni povas
agordi por ke la noto daŭre videblu: dekstre klaku en la ĉelo, kaj selektu
"Show Note". Alternative oni povas agordi por ke la noto fariĝu videbla
la muso ŝvebas super la ĉelo, se la konsiletoj estas ŝaltitaj: marku
"Help" -> "Tips". Kondiĉe ke streko videblas apud "Tips", notoj
por ĉeloj aperos kiam ajn la muso ŝvebas super la ĉelo. Ĉelo kun noto
havas ruĝan kvadrateton ĉe ĝia supra dekstra angulo.
- 39. Kial forigi filtritajn vicojn ankaŭ forigas
aliajn vicojn?
-
Kiam oni uzas filtrilojn en "Calc", selektoj kiuj etendas trans
rangon da ĉeloj inkludas filtritajn kaj kaŝitajn vicojn. Forigi ĉelrangon
kun aktiva filtrilo forigos ĉiujn ĉelojn en tiu rango, ĉu videblajn aŭ kaŝitajn.
Por selekti plurajn vicojn unuope, selektu la unuan vicon, kaj uzu [Ctrl] kaj klaku
ĉiun alian vicon.
- 40. Kiel mi povas starti je "Calc" anstataŭ "Writer"?
-
Pasu "-calc" kiel argumenton en la komandlinion kiam vi funkciigas "openoffice.org";
aŭ uzu la komandon "oocalc".
- 41. Kial "Calc" presas ĉiujn foliojn en la dosiero?
-
Laŭ defaŭltoj "Calc faras tion, sed oni povas ŝanĝi tiun agordon
por ke nur la aktuala folio presiĝas: selektu je "File" -> "Print" ->
"Options" kaj marku je "Print only selected sheets for Document".
Por agordi tion por ĉiuj dosieroj en "Calc":
selektu je "Tools" -> "Options" -> "Spreadsheet" -> "Print"
kaj marku je "Print only selected sheets for Document".
- 42. Kiel mi povas presi kelkajn, sed ne ĉiujn, ĉelojn en folio?
-
Vi povas presi nur selektitajn ĉelojn. Selektu la presotajn ĉeloj kiel kutime
kaj selektu je "Format" -> "Print Range" -> "Define". Tiel la selektitaj ĉeloj
fariĝas la ĉeloj por presi.
- 43. Kiel mi presu folion 1 vertikale kaj folion 2 horizontale?
-
Kun malfermita dosiero en OpenOffice.org:
- Malfermu la stiliston per la tirmenuoj: selektu je
"Format" -> "Stylist" aŭ klaku la bildeton "Styles and Formatting",
aŭ premu [F11].
- En la Stilista dialogo, klaku la bildeton por "Page Styles".
- Plejofte jam estas selektita "Default" (en pli fruaj versioj ĝi nomiĝas "Standard")
Dekstre klaku ĝin kaj selektu je "New..."
- En la dialogo "Page Style", nomu la novan, ekzemple "Landscape Page".
- Klaku la langeton "Page" kaj ŝanĝu la orientiĝon al "Landscape"
markante la radiobutonon por tio. Vi povas ankaŭ fari aliajn ŝanĝojn,
ekzemple ŝanĝante la larĝon de marĝenoj.
- Klaku je "OK". La nova stilo aperos kiel unu el viaj paĝstilaj opcioj.
- Metu la kursoron en vian dokumenton ĉe la loko kie vi intencas
enmeti horizontalan paĝon.
- Selektu je "Insert" -> "Manual Break..." -> "Row break".
- En la stilisto, selektu la novan paĝstilon, ekzemple "Landscape Page".
- Klaku je "OK".
Por ĉesigi la horizontalan sekcion de via dokumento:
- Metu la kursoron ĉe la loko kie vi volas ke la horizontala aranĝo ĉesu.
- Selektu je "Insert" -> "Manual Break..." -> "Row break".
- En la dialogo, selektu je "Page Break" kaj en la listo "Style"
selektu la antaŭan paĝostilon, ekzemple "Default".
- Klaku je "OK".
- 44. Mi havas uzulan numerformaton kiun mi uzas, sed "Calc" forgesas ĝin.
Kion fari?
-
Por ke "Calc" memoru la preferatan numerformaton, aldonu ĝin al la defaŭlta,
aŭ aktuala dosiera aranĝo.
- 45. Kiel oni uzu kondiĉan formatadon?
-
Formatoj en ĉiu ĉelo povas baziĝi sur difinitaj kondiĉojn
Tiun funkcion oni aliras per la tirmenuoj:
selektu je "Format" -> "Conditional Formatting...".
En la dialogo, tajpu la kondiĉojn, kiuj regu la formaton, por ĉiu kondiĉo.
Se vi bezonas pluan helpon, klaku la butonon "Help" en la dialogo,
kaj alia fenestro aperos kun klarigo de ĉiuj kampoj en la dialogo.
La helpo ankaŭ montras la vojon al ekzempla dosiero, kiu uzas kondiĉan
formatadon.
- 46. Kiel plej rapide kopiu formulon al rangon da ĉeloj?
-
Por plenigi antaŭe selektitan ĉelrangon per formulo kiun vi tajpis en
la enigan kampon ("Input line"), tajpu [Alt]+[Enter].
Ekzemple, selektu la ĉelojn C11:E12 komencante kun la kursoro sur E12 kaj
finante ĉe C11; tajpu la formulon "=C2+4" en la enigan kampon, kaj tajpu
[Alt]+[Enter]. La formulo nun estas en ĉiuj ses ĉeloj C11:E12 kaj la
ĉelreferenco estas alĝustigita en ĉiu ĉelo.
- 47. Kie oni povas trovi la klarigojn de erarokodoj?
-
La klarigoj pri erarokodoj troviĝas en la Help-dosieroj.
- En fenestro de OOo, selektu el la tirmenuoj "Help".
- Selektu "Contents".
- Klaku la langeton "Index".
- En la kampo "Search", tajpu je "error codes". Aperos indekso
kun "error codes" en ĝi.
- Sub la sekcio pri erarokodoj en la listo, duoble klaku je
"OpenOffice.org Calc". Aperos tabelo de ĉiuj kodoj kun ties klarigoj.
- 48. Kial mi vidas la formulan tekston kaj ne la rezulton de la formulo?
-
En "Calc" ĉiuj formuloj devas komenciĝi per egalosigno (=
).
(Tiu estas diferenco inter Calc kaj MS Excel.)
Se via formulo ja komenciĝas per =
, kontrolu
ke la agordoj ne estas por vidigi formulojn. Selektu
"Tools" -> "Options"; kaj en "Spreadsheet" -> "View" certigu ke
"Formulas" ne estas markita.
- 49. Ĉu ekzistas metodo por adicii horojn kiuj sumas al pli
ol 24 horoj?
-
En version 1.1.x, se vi spertas tiun problemon, simple selektu taŭgan formaton.
Selektu la ĉelojn, kaj el la tirmenuoj selektu je "Format" -> "Cells", kaj
selektu la langeton "Numbers" -> "Time" kaj klaku je ekzemple "876613:37:46",
kiu havas la kodon "[HH]:MM:SS".
En pli fruaj versioj, oni bezonas uzulan numeroformaton en la ĉeloj enhavantaj
la horojn, kiujn vi volas adicii.
- Selektu la ĉelojn, kaj el la tirmenuoj selektu je "Format" -> "Cells", kaj
selektu la langeton "Numbers".
- Agordu je "Category" al "User-defined"; kaj en la kampo
"Format Code" ĉe la malsupro, tajpu je "[HH]:MM".
- Klaku je "OK".
- Poste, kiam vi adicias la horojn en ĉeloj kun tiu formato, vi
vidos la ĝustan sumon en horoj kaj minutoj. La nova formato troviĝos
sub "Time Category", ĉe la malsupro de la listo de formatoj.
- 50. Kie troviĝas plu informo pri "Calc"?
-
Fontoj en la projekto "OpenOffice.org":
Eksteraj fontoj:
Internaj retlistoj de OpenOffice.org :
Eksteraj retpoŝtaj listoj kaj forumoj:
Bonvolu informi nin se vi scias pri aliaj dokumentoj
en Esperanto pri "Calc".
- 51. Kiel mi etendigu la rangon de datumoj en mia
diagramo post kiam mi aldonas pluajn al mia tabelo?
-
El OOo "Help" -> "Contents"-> "Index", tajpu je "charts"; duoble klaku
ĉe "inserting (AutoFormat)":
Por rapide ŝanĝu la ĉelrangon en via diagramo, selektu novan rangon,
kaj muse tiru la selektaĵon sur la diagramon. Vi ankaŭ povas selekti
la diagramon, dekstre klaku, kaj elekti "Modify Data Range".