Por aperigi la esperantan version de OpenOffice.org, skipo de longe servantaj volontuloj estas helpata de dudeko da aliaj kontribuantoj.
La ĉefajn kontribuojn faris la ĉi subaj skipanoj.
Tim
MORLEY, brito, Esperantistiĝis en 2001. Li estras la traduka parto de la projekto depost la fino de 2002, kaj nun estras la tutan projekton. Li arde laboras pri tio, kaj afable kaj pacience kunordigas la laboron de la aliaj skipanoj. Li loĝas apud Kembriĝo en Anglio, kaj eble revidos sian koramikinon de tempo al tempo post la eldono de la nialingva OpenOffice.org! Tim estas iama komputila programisto, sed aktuale instruas la anglan kaj la francan kiel fremdajn lingvojn.
Gian
Piero SAVIO aliĝis al la
projekto en
marto 2004. Li estas 60-jaraĝa, israelano kaj italo; doktoro,
universitata preleganto kaj profesiisto pri komputiko, kiun li jam
praktikis en 1964. Li Esperantistiĝis en 2000 kaj nun rolas kiel movada
aktivulo, instruisto kaj evoluiganto de didaktika programo, en
Esperanto, pri programado en la
Ĝava lingvo.
Gian Piero trovas la mondon de liberaj programaroj "timiga sed rava
malkovro", sed tre kontentas kontribui al ĝi.
Leo
DE COOMAN aliĝis en augusto
2004. Li
estas 67-jara belgo. Li Esperantistiĝis en 1984. Pensiita civila
inĝeniero, li iom amatore ekspertis pri komputiloj en maŝinkonstruado
ekde la 70aj jaroj. Kelkfoje li instruas Esperanton. Li penas paroligi
ne nur siajn gelernantojn, sed ankaŭ siajn komputilojn! Li verkis
programojn, kiuj laŭtlegas esperantlingvajn tekstojn, eĉ bone
prononcante kunmetaĵojn
tre
malfacile direblajn per homa buŝo.
Donald
ROGERS aliĝis en augusto
2004. Li
estas nov-zelandano, Esperantistiĝis en 1978, tre favoras liberajn
programarojn kaj verkis i.a. artikolon "Libera programaro - Nova rimedo
komercia" en Monato de aprilo, 2004. Li laboris kiel esplora kemiisto
dum ĉirkaŭ 20 jaroj, poste kiel komputisto dum pli ol dek jaroj. Li
verkis kaj publikigis terminarojn i.a. pri kemio, scienco kaj tekniko.
Bill
(Vilĉjo)
WALKER inĝeniero, laboras
en la komputila sekcio de
granda
telekomunika firmao en Anglio. Li esperantiĝis en 1986, kaj nun estas
fratulo de la Esperanto-Asocio
de
Britio,
kaj helpas prepari diversajn instruajn materialojn por EAB
Esperanto
Education.
Li aliĝis al la
projekto post elkora peto de Tim ĉe la Brita Esperanto-Kongreso de
2004, kaj deposte helpis per provlegado.
Joop
EGGEN, nederlandano, 46-jara ĝava programisto, vivas kun lia bulgara edzino en Germanio.
Esperanto estas ilia unuaranga lingvo, krom la germana. Joop jam uzis precipe
Verkilon sub Linukso kaj Vindozo.
Ĉio ĉi liveris fortan motivon por efektivigi esperantan version de
OpenOffice.org. Li diras, ke tio certe estis tempo bone elspezita.
Joey
STANFORD, usonano, estas
projektestro por diversaj tutmondaj
projektoj ĉe IBM.
En oktobro 2001, sciante nur minimumon
de Esperanto, li eklaboris por persvadi la administrantojn de
OpenOffice.org, ke ili bezonas esperantigon de sia programaro. Post
jaro, dum kiu li dispeladis mitojn pri la neekzisto de la lingvo, li
havigis oficialan aprobon, kaj ekkreis tradukontan skipon esperante, ke
je iu tago Esperantistoj ĉie povos uzi la plej bonan oficejan
programaron.
Joey
daŭre strebas la enigon de Esperanto en OpenOffice.org
duflanke -- teknike, okupiĝante pri programaj aferoj, kaj kulture,
diskutante pri la projekto kun aliaj OpenOffice.org-anoj.
Dudeko da aliaj esperantistoj donis kontribuojn -- respondis al demandoj, donis sian fakulan opinion, foje provlegis parton kaj donis plibonigajn proponojn aŭ tradukis etan parton -- kaj pro tio ni estas tre dankemaj.
Ni aparte dankas al Charles H. Shultz, Louis Suarez-Potts kaj Pavel Janík de la estraro de OpenOffice.org pro ilia daŭra helpo. Sen tio, nia projekto ne ekzistus.
Ni ankaŭ ne forgesu, ke nia laboro nepre dependas de la ekzisto de OpenOffice.org mem, pri kio respondecas:Skribu al La Esperantiga Skipo